Saltu al enhavo

Uzanto:Minjo23/Provejo/Audrey Tang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Audrey Tang
Tang Feng

唐鳳

Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1981 (1981-04-18) (43-jaraĝa)
en Tajpeo, Tajvano
Partio senpartia
Subskribo Minjo23/Provejo/Audrey Tang
Familio
Patro Tang Kuang-hua
Patrino Lee Ya-ching
Profesio
Okupo Programisto
1-a Ministro pri Ciferaj Aferoj
Dum 27-a de augusto 2022 – 20-a de majo 2024
Antaŭulo neniu
Sekvanto Huang Yen-nun
Senpostena ministro
Dum 1-a de oktobro 2016 – 27-a de augusto 2022
vdr

Audrey Tang (pinjine: Táng Fèng, ĉine: 唐鳳; naskita la 18-an de aprilo 1981) estas tajvana politikisto kaj liberprogramara programisto kiu servis kiel la unua Ministro pri Ciferaj Aferoj de Tajvano ekde augusto 2022 ĝis majo 2024.[1] Ŝi estis priskribita kiel unu el la "dek plej grandaj tajvanaj komputikpersonoj".[2] En augusto 2016, Tang estis invitita aliĝi la Ekzekutiva Yuan de Tajvano kiel senpostena ministro, kiu faris ŝin la unua transgenra kaj la unua neduumgenra oficialulo en la supera ekzekutiva kabineto.[3][4][5] Tang identiĝas kiel "post-genra" kaj akceptas "ĉian ajn pronomon per kiu homoj volas priskribi min rete."[6] Tang estas unu el la gvidantoj de la Haskell-a kaj Perl-a programlingvaj komunumoj, kaj estas la kerna ano de g0v.

Frua vivo

[redakti | redakti fonton]

Tang naskiĝis en Tajpeo al patro Tang Kuang-hua kaj patrino Lee Ya-ching. [7] Lee Ya-ching helpis ellabori la unuan konsumkooperativon de Tajvano, kaj kunellaboris eksperimentan bazlernejon kie indiĝenoj instruis. Tang estis mirinfano, legante verkojn de klasika literaturo antaŭ la aĝo de kvin, progresinta matematiko antaŭ ses, kaj programado antaŭ ok, kaj ŝi komencis lerni Perl je 12. Tang pasigis parton de sia infanaĝo en Germanio. Du jarojn poste, ŝi forlasis mezlernejon, nekapabla adaptiĝi al studentvivo. Ĝis la jaro 2000, je la aĝo 19, Tang jam havis postenojn en softvarfirmaoj, kaj laboris en la Silicon Valley de Kalifornio kiel entreprenisto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. EY.GOV.TW—Executive Yuan Officials: TANG Feng (Audrey TANG), Minister without Portfolio (December 2011). Arkivita el la originalo je 2020-10-28. Alirita 2024-08-18 .
  2. Chen, Chun-ming, "別叫我「先生」! 電腦怪傑唐宗漢變性 改名唐鳳 (Don't call me "Mister"! Tang Zonghan changes sex, name now Tang Feng)", Eastern Television, 2006-02-08. (ĉine)
  3. Profile: Audrey Tang: 100% made in Taiwan – Taipei Times (2016-08-28). Arkivita el la originalo je 2016-08-28. Alirita 2016-08-29 .
  4. What you didn't know about the world's first non-binary minister (en-GB) (2018-11-29). Arkivita el la originalo je 2020-07-28. Alirita 2020-07-28 .
  5. Interview with Mia Hunt. Arkivita el la originalo je 2020-07-28.
  6. Audrey Tang is radically transparent (en-US). Arkivita el la originalo je 2020-09-19. Alirita 2020-07-29 .
  7. "Profile: Audrey Tang: 100% made in Taiwan", Taipei Times, 28 August 2016.