Uzanto:Moldur/provejo/Titoloj de artikoloj
Specife pri personaj nomoj
[redakti | redakti fonton]- La nomordo estas la ordo ...
(Aldonu:)
Historiaj personoj
[redakti | redakti fonton]Historiaj personoj plej ofte ne havas modernan familian nomon.
Regantoj
[redakti | redakti fonton]Por regnestroj en monarĥioj (reĝoj, imperiestroj, emiroj, dukoj, princoj-elektistoj, ktp.), la artikola titolo normale estu la persona nomo, eventuale kun 'la' kaj regantnumero, kaj aldone la regata lando inter parentezoj, ekz-e Maria la 1-a (Anglio), Nikolao la 2-a (Rusio), Mohamedo la 1-a (Kordovo), Viktoria (Britio), Maŭrico (Saksio), Filipo (Palatinato), Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio), ktp.
- Por papoj la aldono estu "(papo)", ekz-e Nikolao la 2-a (papo), Francisko (papo).
- La aldono en parentezoj estas vikipedia distingilo. Ĝi nur necesas kiam estas kolizioj, do pluraj artikoloj kun sama nomo. Kiam reganto ne havas distingilon, ekz-e papo Stefano la 6-a, sed aliaj regantoj en la sama serio ja havas, tiam estas bone krei alidirektilon, ekz-e Stefano la 6-a (papo), kiu redirektas al la artikolo sen distingilo, Stefano la 6-a.
- La monarĥa rango (reĝo, imperiestro, ktp.) ne estu en la artikola titolo. En tre maloftaj kazoj oni bezonas tamen aldoni ĝin kiam ekzistas du regnestroj kun samaj nomo, numero kaj lando, sed malsama rango, ekz-e Venceslao la 1-a (duko de Bohemio) kaj reĝo Venceslao la 1-a (Bohemio).
Regnestroj do normale ne havas 'de' en la artikola titolo. (En artikola teksto tamen oni skribu libere "'de' + lando", ekz-e "caro Nikolao la 2-a de Rusio".)
Ne-regantoj, nobeloj
[redakti | redakti fonton]Ne-regnestroj ofte havas 'de' en la artikola titolo, kun malsamaj signifoj.
- Interalie tio povas esti neregantaj familianoj de monarĥoj, kiel edzinoj, filinoj, plijunaj filoj, ekz-e: Elizabeto de Hungario, Rania de Jordanio, Maŭrico de Saksio, Filipo de Palatinato (notu: jen du aliaj personoj ol tiuj supre menciitaj!), Eŭgeno de Savojo, Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach. En iuj kazoj necesas aldoni distingilon, ekz-e Margareto de Aŭstrio (1480-1530) kaj Margareto de Aŭstrio (1584-1611), aŭ Ernesto de Bavario (Salcburgo) kaj Ernesto de Bavario (Kolonjo), sed tio estas malofta. Plej ofte distingilo ne estas bezonata.
- Simile, 'de' povas indiki nobelan familion, ekz-e Konrado de Hanstein, Ernesto de Pardubice.
Lokoj en nomaldonoj
[redakti | redakti fonton]Tamen tre ofte 'de' havas neniun rilaton al familio, nobeleco aŭ monarĥio, sed nur esprimas iun ĝeneralan rilaton al lando aŭ loko, kutime la loko de deveno aŭ loĝado aŭ aktivado, ekz-e Jesuo de Nazaret, Maria de Francio, Hildegard de Bingen, Marteno de Tours, Diogeno de Apollonia, Nikolao de Kuzo, Eŭzebio de Verĉelo.
Aliaj nomoj
[redakti | redakti fonton]Aparte de tiuj reguloj, la artikola titolo povas esti simple la nomo per kiu la persono estas plej bone konata, ĉu reganto aŭ ne, ekz-e Katerina la Granda, Carmen Sylva, Eduardo la Konfesanto, Henriko la Navigisto, Ladislao la Ulnolonga, Bede la Honorinda.