Saltu al enhavo

Uzurpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzurpo[1] laŭ la difino de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas la ago "senrajte proprigi al si bienon, povon aŭ titolon". En moderna lingvouzo temas aparte pri la alproprigo de posedaĵo, aŭtoritato, sed precipe de publika potenco - aparte la perforta elpelo de legitima reganto, la demisiigo de la konstitucio kaj la subpremo de la sendependeco de ŝtato per uzurpanto.

La uzurpo de potenco

[redakti | redakti fonton]

En historia-politika kunteksto oni kutime parolas pri uzurpo, kiam la antaŭa legitima reganto ankoraŭ vivas kaj estas en ofico dum la rivalo plifortiĝas. Do ĉiam estas konflikto inter la antaŭa reganto kaj lia kontestanto, kiu ofte havas la trajtojn de interna milito.

Asociita kun la koncepto de uzurpo estas la ideo pri manko de legitimeco de la uzurpanto. Tamen, la uzurpo povas poste akiri legitiman karakteron se la antaŭa reganto kiu estis venkita de la uzurpanto aŭ de ties kunagantoj poste aprobas ĝin aŭ se la civitanoj akceptas la novan reganton. Sed eĉ sen tia legitimiĝo, la ŝtataj agoj de uzurpita potenco validas komence, ĉar la aŭtoritato ekzerci la ŝtatpovon ne estas ligita al la laŭleĝa uzo, sed al la efektiva posedo de la ŝtata potenco.

Ĉar ne ekzistas ĝenerale uzeblaj kriterioj por klara distingo inter uzurpita kaj legitima potenco, estas ofte nur la rezulto de la potenca batalo kiu determinas kiu estas kalkulita kiel uzurpanto. Ekzemple, la romia imperiestro Diokleciano komencis kiel uzurpanto en 284, sed povis venki kontraŭ sia konkuranto Karino kaj tial estis konsiderata legitima reganto ekde 285. Konstantino la Granda ankaŭ simple proklamis sin sola reganto en longeca tutimperia lukto post sia altiĝo al imperiestro en 306. Sukcesa uzurpanto povas iĝi la legitima reganto post kiam liaj kontraŭuloj estas eliminitaj. La formala rekono de lia regado tiam estas laŭleĝe signifa, sed estas kutime nur rekta sekvo de la realaj potencaj rilatoj.

Ekde la malfrua antikveco la esprimo “tirano” (malnovgreke τύραννος, tirannos, latine tyrannus) malaprobe estis uzata por identigi uzurpanton aŭ kontraŭimperiestron. Origine ĝi signis tute sen negativa aŭ akuza signifo simple la solan regecon de individuo, greke la regoformo estis nomata τυραννίς, tirannís, kaj estis tute legitima formo de regado en antikva Grekio de la 7-a jarcento antaŭ nia erao ĝis la Helenisma Epoko (de -336, kiam Aleksandro la Granda komencis regi ĝis la fina romia konkero de la ptolemea Egiptio, la lasta helenisma imperio, en -30).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo uzurpo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua eldono de 1970, presita eldono, paĝo 1162

La teksto en unua formo ekestis la 7-an de decembro 2024, principe baze de la koncerna germanlingva vikipedia teksto pri la temo.