V'Moto-Rock
Aspekto
V'Moto-Rock | |
---|---|
Deveno | Budapeŝto, Hungario |
Ĝenroj | roko, nova ondo, pop-muziko |
Aktivaj jaroj | 1977–1988, 2008 |
Eldoninto | Hungaroton |
Parencaj temoj |
Omega, Illés (rokgrupo), Locomotiv GT, Piramis |
Antaŭaj membroj | |
V'Moto-Rock estis hungara pop-muzika grupo, kiu ludis dum la 70-aj jaroj kaj la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. En la nomo la komenca majusklo V signifis tion, ke la mecenato estis firmao "Volán" (hungara aŭtobusa kompanio).
La ŝlagrorkestro estis fondita en 1977, malfondita en 1989.
La membroj estis Ferenc Demjén (estro), János Menyhárt, Sándor Herpai (drumisto), István Lerch.