Saltu al enhavo

Vértesboglár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vértesboglár [vErteŝboglAr] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Bicske.

Blazono de Vértesboglár
Preĝejo de Vértesboglár

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Vértesboglár situas laŭ traira flankovojo, ĉe piedoj de montaro Vértes (vErteŝ), for de ĉefvojo, fervojo (iam estis) kaj rivero. Bicske troviĝas 13, Tatabánya 21, Mór 30 km-ojn.

La nuna Vértesboglár estis loĝata jam dum erao de la romianoj. La unua hungara mencio devenis el 1187. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la setlejon. Baldaŭe bavaroj refondis la vilaĝon. Iliaj posteuloj estis deportitaj al Germanio en 1946.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En 1810 romkatolika Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo (Vértesboglár) konstruiĝis. Krome estas videblaj golgoto, kapelo kaj paroĥo.

En Vértesboglár naskiĝis Antal Wéber, kritikisto.