Víctor Chamorro
Víctor Chamorro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1938 en Monroy | ||||
Morto | 9-an de majo 2022 (83-jaraĝa) en Plasencio | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Salamanko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Víctor CHAMORRO Calzón (Monroy, Provinco Cáceres, 29a de aŭgusto 1939 - Plasencia, Cáceres, 9a de majo 2022) estis hispana verkisto.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li gradiĝis je juro ĉe la Universitato de Salamanko, kaj estis instruisto en mezlernejoj Colegio Libre Adoptado de Hervás (Cáceres) kaj Destino (Madrido).
En 1963 li estis finalisto de la Premio Planeta per El santo y el demonio, kaj sekvajare li estis denove finalisto per El adúltero y Dios, tiam kun la pseŭdonimo "Vizarco".
Per la verko Amores de invierno li estis finalisto en la Premio Blasco Ibáñez en 1966. Kaj finalisto de la premioj Nadal, Planeta, Alfaguara kaj Ateneo de Sevilla, inter aliaj. En 1967, per La venganza de las ratas (premio Urriza), li sukcesis en la vendolistoj super tiam famaj verkistoj kiel Miguel Delibes, Dominique Lapierre, Larry Collins ktp.
Per El seguro (1968) li ricevis la premion Ateneo Jovellanos de novelo. Al Las Hurdes, tierra sin tierra (1969), sekvis Sin raíces (1971), biografio de gravulo de la regiono ekstremadura: nome Agustín Sánchez Rodrigo, eldonisto de la metodo Rayas inventita de sia amiko Ángel Rodríguez Álvarez, kiu vendis milionojn da ekzempleroj de lernolibro por eklerni legadoj kaj skribadon. La Guía secreta de Extremadura (1976), Extremadura, afán de miseria (1979) [2022 ĉe Jarramplas], Por Cáceres de trecho en trecho (1981), la Historia de Extremadura (1981-1984) en 8 volumoj, estis verkoj dediĉitaj al populara disvastigado de Ekstremaduro. El muerto resucitado (1984) kaj El pasmo (1987) kompletigis fekundan etapon de la 1980-aj jaroj, produktiva en titoloj kaj premioj.
Je El pasmo, Seix Barral en 1987, la verkoj de Chamorro akiris psikologian kompleksecon. Al Reunión patriótica (1994) kaj El pequeño Werther (1997) sekvis La hora del barquero (2002), eldonita de Acantilado kiel venkinto de la prestiĝa Premio Café Gijón. Poste li publikigis Érase una vez Extremadura (2003).
Krome li estis fekunda kunlaboranto en ĵurnalismo ĉe Diario 16, El Independiente, ABC kaj El País.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Blogo pri la verkisto Arkivigite je 2014-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala retejo
- DOE Medalo de Extremadura 2012
- Medalo de Extremadura 2012
- Radio Medalo Extremadura 2012
- "Esta es mi tierra" TVE (1983)
- Víctor Chamorro "De viva voz"
- Intervjuo en El Salto Diario, 2019
- Víctor Chamorro, el arte de desentrañar Extremadura, El Salto Diario, 2022
- Programo Palabras para Víctor Chamorro, de El lince con botas, Canal Extremadura, pro lia morto