Saltu al enhavo

Vladimir Visockij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el V.Vysockij)
Vladimir Visockij
Persona informo
Владимир Семёнович Высоцкий
Naskiĝo 25-an de januaro 1938 (1938-01-25)
en Moskvo
Morto 25-an de julio 1980 (1980-07-25) (42-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Vagankovo-tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lernejo de la Moskva Arta Teatro (1956–1960)
Moscow State University of Civil Engineering (en) Traduki (1955–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Vladimir Visockij
Familio
Patro Semyon Vysotsky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Nina Vysotskaya (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Marina Vlady (1970–1980)
Lyudmila Abramova (en) Traduki (1965–1970)
Izolda Vysotskya (en) Traduki (1960–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Oksana Yarmolnik (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Arkady Vysotsky (en) Traduki
 ( Lyudmila Abramova (en) Traduki)
Nikita Vysotsky (en) Traduki
 ( Lyudmila Abramova (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Aleksey Vysotsky (en) Traduki (onklo)
Aleksandr Vysotsky (en) Traduki (unuaranga kuzo)
Irena Vysotskaya (en) Traduki (unuaranga kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
scenaristo
komponisto
kantoverkisto
prozisto
aktoro
kantotekstisto
kantaŭtoro
verkisto
gitaristo
filmaktoro
teatra aktoro
kantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1959–1980 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladimir Semjonoviĉ VISOCKIJ (ruse Владимир Семёнович Высоцкий) (naskiĝis la 25-an de januaro 1938 en Moskvo, mortis la 25-an de julio 1980 samloke) estis rusa poeto, muzikisto, bardo kaj aktoro.

Kiel aŭtoro kaj kantisto kun sia gitara akompano li havis vastan popularecon en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kvankam lia nomo estis malofte menciata en tiamaj amaskomunikiloj de Sovetunio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis armea kolonelo Simono Vladimiroviĉ Visockij kaj Nina Maksimovna Seregina. La juddevena patro laboris kiel estro de telegrafo kaj la patrino kiel gvidantino de arkivo kaj tradukistino el la germana lingvo.

Infanaĝo

[redakti | redakti fonton]

Infanece Vladimir Visockij loĝis en la Unua Meŝĉanskaja strato, 126 (nun Paca avenuo, la konstruaĵo estis nuligita), en la komuna loĝejo.

Dum la Granda patriota milito li en 1941 kune kun sia patrino estis evakuita al la urala urbo Buzuluko, Orenburga provinco. En 1943 li revenis Moskvon.

En 1947 -1949 li kune kun siaj patro kaj duonpatrino Eŭgenia Stepanovna Liĥalatova loĝis en la germana urbo Ebersvaldo (Eberswalde), kie li lernis pianan ludon.

Post reveno en Moskvon li loĝis kun gefamilianoj en Karetnij-strateto, 15.

Ambaŭ moskvajn adresojn, kie li loĝis, li gloris en siaj kantoj.

Studentaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1956 ĝis 1960 Visockij estis studento de Moskva Arta teatro.

Laborkariero

[redakti | redakti fonton]

Post diplomiĝo kiel aktoro li laboris en Moskva Drama Puŝkin-teatro kvar jarojn, kie li ludis entute dek epizodajn rolojn.

En 1964 li komencis labori en Moskva Taganka-teatro, kiun gvidis eminenta rusa majstro, reĝisoro Jurij Lubimov. En ĝi li prezentis kelkajn ĉefrolojn, inter kiuj plej rimarkinda estis lia aktorado en la spektaklo "Hamleto".

Persona vivo

[redakti | redakti fonton]
Visockij Muzeo en Moskvo

Vladimir estis trifoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Izolda Ĵukova (1960-1962), kiu ankaŭ studis en Lernejo-Studio de Moskva Arta Teatro kaj diplomiĝis kiel aktorino. Ili ne havis idojn.

Dum produktado de filmo "La 713-a petas surteriĝon" li konatiĝis kun aktorino "Ludmila Abramova". Ŝi iĝis lia dua edzino naskinta du filojn: Arkadij (1962) kaj Nikita (1964). Poste ili divorcis.

Julie de 1967 li konatiĝis kun la franca aktorino Marina Vlady (rusino Marina Vladimirovna Poljakova naskiĝinta kaj loĝanta en Francio). Ilian feliĉan kaj samtempe malfacilan kunvivon ŝi priskribis en la libro "Vladimiro aŭ la rompita flugo".

Julie - aŭguste de 1980 la 22-aj Olimpikoj okazis en Moskvo suferanta pro nekutima varmego. Vladimir Visockij, kies koro estis malsana, mortis la 25-an de julio 1980. Lin oni enterigis en moskva Vagankovo-tombejo.

En 1981 oni eldonis libron kun lia versaro "Nervo".

Ĉiuj liaj kantoj ĝis nun estas tre ŝatataj.

Daŭre popularas filmoj kun lia partopreno — precipe "Vertikalo", "Du kamaradoj servis" , "Mastro de tajgo", "Danĝeraj gastroloj", "Legendo pri tio, kiel caro Petro edzigis la nigrulon". Pro rolo de la kriminala oficiro – Glebo Ĵeglov en la filmo "La rendevuejon oni ne povas ŝanĝi" — Visockij estis gratifikita per la plej valora Ŝtata premio de Sovetunio.

Muzika stilo

[redakti | redakti fonton]
Poŝtmarko de Rusio, Vladimir Visockij, 1999, 2 rub. (Michel 761, Scott 6547)

Por siaj kantoj Visockij komponis ĉefe minoran muzikon. Lia sepkorda rusa gitaro estis neordinare agordita, kio rezultigis unikajn, neforgeseblajn melodiojn.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo de Vladimir Visockij ekzistas en pluraj urboj:

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Сергей Гор (2008-01-24) Владимир Высоцкий в бронзе (ruse). Nasledije. Arkivita el la originalo je 2024-05-18. Alirita 2024-11-27 .
  2. 10 лет назад во Владивостоке открыли памятник Владимиру Высоцкому (ruse). Argumenti i Fakti (2023-07-25). Arkivita el la originalo je 2023-07-26. Alirita 2024-11-27 .
  3. Нина Баринова (2023-07-12) На набережной Тюмени открыли памятник Владимиру Высоцкому (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2023-12-31. Alirita 2024-11-27 .