Val-de-Travers (distrikto)
Distrikto Val-de-Travers | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Ĉefloko | Môtiers (komunumo Val-de-Travers) |
Geografia situo | CH1903: 569927 / 101758 (mapo)46.0666666666677.05Koordinatoj: 46° 4′ N, 7° 3′ O; CH1903: 569927 / 101758 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 11932 (2010-12-31) |
Areo | 166,47 km² |
Loĝantardenseco | 71,7 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2406 |
La distrikto Val-de-Travers estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo, Svislando kun ĉefloko Môtiers en la komunumo Val-de-Travers.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikta areo konsistas el la valo de Travers, kiun trafluas Areuse, el Vallon des Verrières kaj la ĉirkaŭsituantaj montoj de la Ĵurasa Montaro.
Komunumoj de la distrikto Val-de-Travers
[redakti | redakti fonton]La distrikto Val-de-Travers konsistas (stato en 2010) el 3 komunumoj, el kiuj Val-de-Travers estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
La Côte-aux-Fées | 453 | 12.85 | 6504 | |
Les Verrières | 667 | 28.68 | 6511 | |
Val-de-Travers | 10812 | 124.91 | 6512 | |
Totale | 3 | 11932 | 167,47 | 0211 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La Valregiono estas konata precipe pro la tiea absintaĵo-produktado, kiu estis malpermesita inter 1910-2005 kaj okazis nur neleĝe. Gravaj industriaj branĉoj de Val-de-Travers estas la ĉokolado- kaj horloĝoproduktado. De 1712 ĝis 1986 okazis tie asfaltominado, pri kiu nun ekzistas muzea ekspozicio.
Origine la distrikto konsistis el la 11 komunumoj Boveresse, Buttes, Couvet, Fleurier, La Côte-aux-Fées, Les Bayards, Les Verrières, Môtiers, Noiraigue, Saint-Sulpice kaj Travers. La 3-a de aprilo 2007 la komunumaj parlamentoj de la tuta distrikto Val-de-Travers unuanimie akceptis kunigon de ĉiuj 11 komunumoj de la distrikto. Ĉar la civitanoj de Les Verrières kaj de La Côte-aux-Fées en balotoj kontraŭstaris tamen la kunigan projekton, ĝi unue ne povis realiĝi. Poste estis de la ceteraj komunumoj decidita la kunigo de la restantaj 9 komunumoj, kio realiĝis la 1-an de januaro 2009. Les Verrières kaj La Côte-aŭ-Fées restis memstaraj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Val-de-Travers – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|