Valdeobispo
Valdeobispo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10672 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Óscar Alcón Granado | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 610 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 5′ N, 6° 15′ U (mapo)40.0814851-6.2484612Koordinatoj: 40° 5′ N, 6° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 351 m [+] | ||
Areo | 42,1 km² (4 210 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdeobispo [+] | |||
Valdeobispo (Valo de la episkopo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 610 loĝantoj sur areo de 42,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas Valdeobispeños.
Situo
[redakti | redakti fonton]Valdeobispo estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 351 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42,1 km².
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado.
Limoj de la municipa teritorio
[redakti | redakti fonton]Valdeobispo limas kun:
- Aceituna nordokcidente.
- Santibáñez el Bajo kaj Ahigal norde.
- Oliva de Plasencia kaj Plasencia oriente.
- Carcaboso sudoriente.
- Galisteo sude.
- Montehermoso okcidente.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Valdeobispo inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
816 | 809 | 800 | 786 | 775 | 773 | 770 |
Historio
[redakti | redakti fonton]Prahistorio
[redakti | redakti fonton]Estas arkeologiaj restaĵoj de la ŝtonepoko. La teritorio sur kiu kuŝas Valdeobispo estis uzata kiel natura vojo, jam ekde la Neolitiko, de la popoloj kiuj tiam praktikis vagan brutobredadon, kio okazis ĝis fino de la 20a jarcento.
Romia Imperio
[redakti | redakti fonton]Dum la Romia Imperio oni konstruis ŝtonŝoseon kiu ankoraŭ ie konservas sian pavimon kaj en aliaj konservas la spurojn de la ĉarradoj. Oni konstruis diversajn romiajn vilaojn en la aktuala teritorio de Valdeobispo.
En la kruciĝo de la aktualaj teritorioj de Plasencia, Valdeobispo kaj Carcaboso, oni konstruis domaron ĉe la Vía de la Plata (kie precize en 2006 estis trovata milindikilo 101), vojo kiu konektis la urbojn de Mérida kaj Asturica (Astorga). Tiu loko utilis kiel tabernae (ripozejo kaj ĉevalŝanĝejo, ĉar de tie komencas suprena deklivego).
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Valdeobispo havas la jenajn monumentojn:
- Malnova preĝejo de San Pedro Apóstol, konstruita en la 17-a jarcento kaj aktuale preskaŭ ruinigita.
- Nova preĝejo, sen historia intereso, ankaŭ dediĉita al San Pedro Apóstol, kun aprta sonorilturo kaj paroĥaj domoj kaj ĝardeno.
- Ermitejo de Nuestra Señora de Valverde, de 1615 situa en bieno ekster la vilaĝo, havis arthistorian skulptaĵon kiu estis translokigita al la nova preĝejo kaj tie restis kopio.
- Ermitejo de Kristo del Amparo, de la 16-a jarcento. Ene de la domaro kaj ĵus restaŭrata.
- Ermitejo de Kristo del Humilladero , situa ĉe vojo, de baroka stilo kaj el ŝtono kun rektangula navo kaj plafono el ligno.
Festoj
[redakti | redakti fonton]En Valdeobispo oni celebras la jenajn festojn:
- La Vaca Pendona (Cindromerkredo)
- Kamparfesto de Nuestra Señora de Valverde (dimanĉe post Pasko)
- La Maya (3-a de majo)
- San Roque el Chico (16-a de aŭgusto)
- San Roque el Grande (15-a de septembro)