Valdorros
Valdorros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09320 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 375 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 10′ N, 3° 43′ U (mapo)42.171944444444-3.7088888888889Koordinatoj: 42° 10′ N, 3° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 911 m [+] | ||
Areo | 16,64 km² (1 664 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdorros [+] | |||
Valdorros [balDOros] estas loĝloko kaj municipo en la sudcentro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Arlanza.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,642 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 342 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed dum la lastaj jardekoj ĝi rekuperiĝis pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Ĝi distas 21 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Villangómez, Cogollos, Villangómez, Madrigalejo del Monte kaj Madrigal del Monte.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
En la municipa blazono estas skribaĵo "HOMBRES LIBRES" (Liberaj homoj) alude al la mezepokaj klopodoj de lokanoj por eviti la tiranecon de senjoroj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.