Valerie Solanas
Valerie Solanas | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Valerie Solanas | ||
Naskonomo | Valerie Jane Solanas | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1936 en Ventnor City, Nov-Ĵerzejo | |
Morto | 25-an de aprilo 1988 (52-jaraĝa) en San-Francisko, Kalifornio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Pneŭmonito ![]() | |
Tombo | kantono Fairfax ![]() | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Universitato de Minesoto Universitato de Marilando ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto reĝisoro filmaktoro dramaturgo aktivisto pri virinaj rajtoj ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Manifesto de la Societo por la Ekstermo de Viroj ❦ Up Your Ass vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Valerie Jean Solanas (9a de Aprilo, 1936 – 25a de Aprilo, 1988) estis usona radikala feminista verkisto kiu estis konata ĉefe kiel aŭtoro de la SCUM Manifesto, same kiel pro la klopodita murdo de la artisto Andy Warhol.
Ŝi estis naskiĝinta en Nov-Ĵerzejo kaj kiel dekjarulo havis malfortan rilaton kun sia patrino kaj duonpatro post la gepatra divorco. Kiel konsekvenco, ŝi estis sendita loĝi kun siaj geavoj. Ŝia alkoholema avo fizike perfortis ŝin kaj Solanas forkuris kaj iĝis senhejmulino. Ŝi elŝrankiĝis kiel lesbanino en la 1950-aj jaroj. Ŝi gradiĝis per grado en psikologio el la Universitato de Maryland. Solanas relokiĝis al Berkeley (Kalifornio). Tie, ŝi ekverkis sian plej elstaran verkon, nome la SCUM Manifesto, kiu instigis virinojn al "faligo de la registaro, nuligo de la monsistemo, institucii kompletan aŭtomatigon kaj elimino de la maskla sekso."[1][2]
Solanas translokiĝis al Novjorko meze de la 1960-aj jaroj, por labori kiel verkisto. Ŝi renkontiĝis kun Andy Warhol kaj petis lin produktori ŝian teatraĵon Up Your Ass. Ŝi donis al li sian tekston, kaj ŝi poste akuzis lin esti ĉu perdinta aŭ ŝtelinta ĝin, sekve de varhola esprimo de aldona seniintereso por la teatraĵo. Post Solanas postulis financan kompenson pro la perdita teksto, Warhol dungis ŝin por ludi en sia filmo, I, a Man, kaj pagis al ŝi 25 dolarojn.
En 1967, Solanas ekmempublikigis sian SCUM Manifesto. La posedanto de Olympia Press nome Maurice Girodias proponis al ŝi publikigi la estontajn verkojn de Solanas, kaj ŝi miskomprenis ke Girodias volas ekposedi ŝiajn verkojn. Konvinkita ke Girodias kaj Warhol estis konspirante por ŝteli ŝian verkon, Solanas aĉetis pafilon en la printempo de 1968.
La 3an de Junio, 1968, ŝi serĉis Girodias, kiu estis for por la semajnfino. Ŝi tiam iris al The Factory, kie ŝi trovis Warhol. Ŝi pafis al Warhol tri fojojn, el kiuj la du unuaj misis kaj la fina vundis Warhol. Ŝi ankaŭ pafis al artkritikisto Mario Amaya, kaj klopodis pafi al la administranto de Warhol, nome Fred Hughes, sed la pafilo paneis. Solanas tiam iris al policejo. Ŝi estis kondamnita pro klopoda murdo, atako, kaj kontraŭleĝa posedo de pafilo. Ŝi estis diagnozita pri paranoida skizofrenio kaj kulpigita pro atako kun intenco damaĝi, kondamnita al trijara enprizonigo, plus psikiatria hospitaligo. Post sia liberigo, ŝi plue klopodis disvastigi sian SCUM Manifesto. Ŝi mortiĝis en 1988 pro pneŭmonio, en San Francisko.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- "Up Your Ass" (1965)
- "A Young Girl's Primer on How to Attain the Leisure Class", Cavalier (1966)
- SCUM Manifesto (1967)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Solanas, Valerie, SCUM Manifesto (Valerie Solanas, 1967), p. [1] (mem-publikigita) (kopio el Northwestern Univ.).
- ↑ DeMonte, Alexandra (2010). "Feminism: Second-Wave". In Chapman, Roger (eld). Culture Wars: An Encyclopedia of Issues, Viewpoints, and Voices. Armonk, N.Y.: M.E. Sharpe, p. 178, ISBN 978-1-84972-713-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Valerie Solanas The Defiant Life of the Woman Who Wrote SCUM (and Shot Andy Warhol) Arkivigite je 2014-04-29 per la retarkivo Wayback Machine, de Breanne Fahs (2014)
- About Valerie Solanas Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine, de Freddie Baer (1999)
- Whose Soiree Now? Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine, de Alisa Solomon (Village Voice, Februaro 2001)
- Valerie Jean Solanas (1936–88) (Guardian Unlimited, Marto 2005)
- Ero el I, a Man[rompita ligilo], kun Solanas kaj Tom Baker.