Saltu al enhavo

Valerie Thomas (sciencisto)

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerie Thomas
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1943 (1943-02-08) (81-jaraĝa)
en Baltimore
Etno afrik-usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ŝtata Universitato Morgan
Simmons University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
inventisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valerie L. Thomas, naskiĝinta la 8an de 1943 en Marilando estas afrik-usona matematikisto, fizikisto kaj komputosciencisto, datumanalitikisto kaj projekt-direktoro de la NASA / Goddard Space Flight Center. Ŝi inventas, en 1980, la iluzi-transsendilon, kiu ebligas la satelitojn transdoni 3D-bildojn el la spaco.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Junaĝo kaj studado

[redakti | redakti fonton]

En ŝia infanaĝo, ŝi interesiĝas pri teknologio, ŝi konstruas kun sia patro elektronikajn[1] aparatojn. Kiam ŝi estas 8-jara, ŝi prunteprenas en la loka biblioteko libron kies titolo estas The Boy's First Book On Electronics/La unuan libron pri elektroniko por la junuloj.[2]

Post mezlernejo, ŝi aliĝas al la Ŝtata Universitato Morgan de Baltimore en Marilando[3].

Profesia vivo

[redakti | redakti fonton]

En 1964, Valerie Thomas eklaboras ĉe la NASA / Goddard Space Flight Center[4][5].

Ĝis 1970, ŝi disvolvas komputikajn programojn strebante trakti la sciencajn datumojn ricevitajn de satelitoj cele al prezenti ilin laŭ klara maniero al la sciencistoj, ĉefe por la satelitoj OGO (Orbiting Geophysical Observatory).[6]

De 1970 al 1981, ŝi gvidas por la programo Landsat la sistemon de bildotraktado.[7][8] Landsat 1 estis la unua satelito kiu sendis multspektrajn bildojn.[9]

En 1974, ŝi gvidas la skipon kiu disvolvas la programon LACIE (Large Area Crop Inventory Experiment), komuna projekto de la Kosmocentro Lyndon B. Johnson de la NASA, de la Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA) kaj de la Usona Departemento pri Agrikulturo. La projekto strebas ekspluati la satelitajn bildojn por planado de terkulturaj rendimentoj.[10][11]

Post laboro pri la programo LACIE, ŝi laboras en la sidejo de la NASA kiel vicdirektoro de la programo Landsat/Nimbus.[12][13]

Poste, ŝi fariĝas dum unu jaro direktoro pri operacioj por la sistemo Scrounge[14] ekspluatante la bildojn de la Thematic Mapper de Landsat-D[15].

En 1985, ŝi respondecas pri la bonteno kaj de la disvolviĝo de la komputikaj instaloj de la NASA Space Science Data Coordinated Archive.

De 1986 al 1990, ŝi fariĝas direktoro de la projekto SPAN (Space Physics Analysis Network)[16][17][18].

De 1990 al 1995, jaro de ŝia emeritiĝo, ŝi gvidas la NASA Automated Systems Capability (NASIRC)[19].

La 21an de Oktobro 1980, ŝi deponas patenton por la iluzi-transsendilo sub la referenco US Patent n°4229761[20], kiu estas ĉiam uzita de la NASA, kaj povus havi aplikojn en kirurgio, televidovideoludoj[21][22][23].

Premioj kaj distingoj

[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis la NASA Equal Employment Opportunity Medal[22] kaj estas laŭreato de la GSFC Award of Merit, la plej alta distingo aljuĝita de la Goddard Space Flight Center[23].

En 2019, ŝi fariĝas membro de la National Society of Black Physicists[24].

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Valerie Thomas sur greatfemaleinventors.com (angle). Arkivita el la originalo je 2020-11-14. Alirita 2023-02-10 .
  2. Valerie Thomas (angle). Arkivita el la originalo je 2023-02-10. Alirita 2023-02-10 .
  3. Valerie Thomas - African American Inventor (angle) (15/05/2019). Arkivita el la originalo je 2019-09-05. Alirita 05/09/2019 .
  4. « Valerie L. Thomas Retires » ĉe nssdc.gsfc.nasa.gov (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-02. Alirita 2019-09-05 .
  5. Susan K. Henderson, African-American Inventors III, Capstone Press, 1er janvier 1998, 48 p. (ISBN 9781560656982, lire en ligne [archive), p. 28-33] (angle).
  6. « A Face Behind Landsat Images: Meet Dr. Valerie L. Thomas « Landsat Science » [archive (consulté le 5 septembre 2019)] (angle).
  7. « Landsat-1 to Landsat-3 » (angle). Arkivita el la originalo je 2012-11-28. Alirita 2023-02-10 .
  8. « Large Area Crop Inventory Experiment (LACIE) » (angle).
  9. « Landsat-1 to Landsat-3 » [archive] (angle).
  10. « Large Area Crop Inventory Experiment (LACIE) » [archive, sur NASA] (angle).
  11. {{{Titolo}}}”.  Ge Sun, Valerie A. Thomas, Randolph H. Wynne et Asko Noormets, « Daily Landsat-scale evapotranspiration estimation over a forested landscape in North Carolina, USA, using multi-satellite data fusion », Hydrology and Earth System Sciences, vol. 21, no 2,‎ 2017, p. 1017–1037 (DOI 10.5194/hess-21-1017-2017, lire en ligne [archive, consulté le 7 septembre 2019)] (angle).
  12. « ‘Hidden Figure’ No More: NASA Inventor Valerie Thomas | BlackDoctor » [archive, sur blackdoctor.org (consulté le 7 septembre 2019)] (angle).
  13. « Meet Dr. Valerie L. Thomas, Landsat Image Processing Specialist » [archive, sur My NASA Data] (angle).
  14. « Radiometric calibration and processing procedure for reflective bands on LANDSAT-4 protoflight Thematic Mapper » [archive, sur NASA] (angle).
  15. « The Thematic Mapper « Landsat Science » [archive (consulté le 6 septembre 2019)] (angle). Arkivita el la originalo je 2020-10-23. Alirita 2023-02-10 .
  16. Pat Sisson et Dave Peters, « SPAN (Space Physics Analysis Network) », dans The User's Directory of Computer Networks, Digital Press, 1er janvier 1990 (ISBN 9781555580476, lire en ligne [archive), p. 154–157] (angle).
  17. « Valerie Thomas — ETHW » [archive, sur ethw.org (consulté le 6 septembre 2019)] (angle).
  18. « NASIRC Receives NASA Group Award » [archive, sur nssdc.gsfc.nasa.gov (consulté le 7 septembre 2019)] (angle). Arkivita el la originalo je 1998-11-29. Alirita 2023-02-10 .
  19. « SPAN Ocean Science » [archive, sur NASA] (angle).
  20. « Patent Illusion Transmitter » [archive, sur United States Patent and Trademark Office] (angle). Arkivita el la originalo je 2021-04-06. Alirita 2023-02-10 .
  21. « Valerie Thomas Lemelson-MIT Program » [archive, sur lemelson.mit.edu (consulté le 7 septembre 2019)] (angle).
  22. 22,0 22,1 "Black History Month: Valerie Thomas, Developer of a 3-D Imaging Display That Was Decades Ahead Of Its Time" Innov8tiv (angle) (10 février 2014). Alirita la 7an de Septembro 2019 .
  23. 23,0 23,1 « Valerie Thomas And The Illusion Transmitter » (angle). Arkivita el la originalo je 2023-02-10. Alirita 2023-02-10 .
  24. « Valerie L. Thomas » sur www.nsbp.org (consulté le 5 septembre 2019) (angle).

Retaj ligoj

[redakti | redakti fonton]