Valerij Zamarajev
Валерий | |
---|---|
savisto, Heroo de Rusio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-a de aŭgusto 1959 en Sverdlovsko-45, Sovetunio |
Morto | la 3-a de septembro 2004 en Beslano, Nord-Osetio, Rusio |
Tombo | Bykovo cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Alma mater | Ural Institute of State Fire Protection Service (en) |
Okupo | |
Okupo | savisto |
Valerij Zamarajev (ruse Валерий Валентинович Замараев; naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1959, Sverdlovsko-45, Sovetunio — mortis la 3-an de aŭgusto 2004, Beslano, Nord-Osetio, Rusio) estis rusia savisto de la 1-a klaso, pereinta dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Postmorte li estis honorigita kiel Heroo de Rusio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post fini mezlernejon N 67[1] en 1976 li enmatrikuliĝis en la Sverdlovska fajrobrigada-teknika lernejo. De 1979 ĝis 1992 li servis en fajrobrigadoj de la Ŝtata kontraŭfajra servo kaj promociiĝis de supera leŭtenanto ĝis subkolonelo de la interna servo — fajrobrigadestro[2]. De 1979 ĝis 1984 li servis en la fajrobrigadejo N 4 de la Speciala administracio de la Federacia kontraŭfajra servo N 6 de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio[3]. Li komencis servon kiel gardejestro kaj finis kiel vic-estro pri eduka kaj politika laboro[4].
En 1984 li servis en la Administracio de fajrogardo N 50 de la Ĉefa administracio de fajrogardo de la Ministerio pri internaj aferoj de Sovetunio en Leningrado kiel supera profilaktisto de la militfajra trupo N 5[4]. En 1985 li finis la Superan inĝenieran fajro-teknikan lernejon de la Ministerio pri internaj aferoj de Sovetunio laŭ fako «inĝeniero de la kontraŭfajra servo»[2]. En 1986-1987 li servis kiel vic-estro de la fajrobrigadejo N 122 en urbo Ĥotjkovo[5]. Poste ĝis 1993 li servis en la Administracio de fajrogardo N 3 en Moskvo je estraj postenoj. De 1992 ĝis 1994 li laboris en la Ŝtata Komitato pri ekstremaj situacioj de Rusio en Moskvo[4].
En 1993 li aliĝis al taĉmento Centrospas (esperante Savocentro) de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio, kiu baziĝas en urbo Ĵukovskij[5]. Li finstudis en la Centro de instruado de savistoj en Noginsko[6]. La 3-an de septembro 1996 li estis nomumita vic-estro de la serĉosava servo de tiu ĉi taĉmento[3][1]. Plurfoje li gvidis plej komplikajn kaj danĝerajn serĉosavajn operacojn en Permo, Kabardio-Balkario, Batumo, Mozdoko, Nord-Osetio[7]. Li savis homojn post aviada katastrofo en Kartvelio, inundoj en Lensko kaj Budjonnovsko, tertremoj en Turkio kaj Neftegorsko, teroraj atakoj en Moskvo kaj Bujnaksko, forglito de glaĉero Kolka en Karmadona interkrutejo en 2002, eksplodo en ŝakto Okcidenta Kapitalnaja en Rostova provinco kaj aliaj lokoj[8]. Li partoprenis humanitariajn operacojn sub aŭspicio de Unuiĝintaj Nacioj en Irano, Barato kaj multaj aliaj lokoj[4]. Printempe kaj somere de 1993 li partoprenis operacojn en Jugoslavio, liverante humanitarian helpon al batallokoj. En 1995 li evakuis de Mozdoko vunditojn kaj rifuĝintojn de Ĉeĉenio. En decembro 1995 li partoprenis serĉosavan operacon pri aviadilo Tu-154, falinta en Ĥabarovska regiono. En 1998 li laboris sur ruinoj de domo en Maĥaĉkalao. En 2003 li savadis viktimojn de terora atako en Mozdoko. En marto 2004 li laboris en Arĥangelsko sur ruinoj de eksplodita domo[9][10].
La operaco en Beslano
[redakti | redakti fonton]La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli ol 1 100 homoj. Li estis sendita al Beslano kie gvidis laboron de 70 taĉmentanoj de Centrospas[11].
La 3-an de septembro ĉirkaŭ 11:00 grava oseta komercisto Miĥail Gucerijev interkonsentis kun la teroristoj pri evakuo de la korpoj de viroj, elĵetitaj el fenestro en la unua tago[12]. Ĉe tio la teroristoj kondiĉigis ke la lernejon alveturos aŭto sen flankŝirmiloj[13][14], kaj la operacia stabo ordonis prepari la transportilon[12]. Oni ordonis al savistoj formeti ĉiujn suspektindajn aĵojn, inkluzive de zonoj, alveni flanke de fervojo en kamioneto ZIL kun mallevitaj flankŝirmiloj kaj poste telefoni al la teroristoj por peti ilian permeson eniri la lernejon[15]. Je 12:40 la aŭto kun kvar savistoj en bluaj roboj kun grandaj surskriboj alveturis la lernejon. Eliris teroristo, kiu priserĉis ilin kaj ordonis komenci evakuon de la kadavroj[16][12].
Je 13:05 en la sporthalo okazis la du fortaj eksplodoj kun intervalo je ĉirkaŭ duonminuto[12][14], sekve de kio parte falis la tegmento. Tuj poste la teroristoj pafis kontraŭ la savistoj. Dmitrij Kormilin mortis surloke, trafita de celpafisto. Savisto de la 1-a klaso Andrej Kopejkin kaj kuracisto Aleksej Skorobulatov spertis malgravajn vundojn[17]. Valerij Zamarajev estis grave vundita de bombo, pafita de subfosta bombokanono. Ĝi trafis lian bruston kaj penetris pulmon[18], sed ne eksplodis. Pro longa batalo li ricevis helpon nur post pli ol kvar horoj kaj mortis pro sangoperdo en hospitalo, sur kirurgia tablo[16][15][19]. La tutan tempon li estis konscia[18].
Ekzistas alternativa versio, kiu baziĝas interalie sur laŭdiraj atestoj de unu el postvivntaj savistoj. Li asertas, ke la komunikado kun la teroristoj okazis glate, sed ĉion fuŝis armitaj homoj, kiuj alveturis kaj stariĝis apude kun alcelitaj armiloj. Do la teroristo, kiu parolis kun ili, enkuris la lernejon, tie komenciĝis pafado kaj nur poste aŭdiĝis eksplodo. Do li asertas, ke oni sendis la savistojn al la preskaŭ senevita pereo intence kaj tiele klarigas, kial oni ordonis tiun simplan laboron al altnivelaj profesiuloj[20]. Tamen la postvivinta savisto Aleksej Skorobulatov rememoras, ke antaŭ la pafado li, laŭ ordono de la teroristo, serĉis aŭtoŝlosilojn ĉe kadavro, kiu kuŝis apud parkumita aŭto en la lerneja korto. Li ŝajnigis, ke ne trovis ilin. Tiam iu kriis al la teroristo el la lernejo ke li kuru enen. Li enkuris kaj poste aŭdiĝis la unua kaj baldaŭ la dua eksplodoj, komenciĝis interpafado. Do iniciatintoj de la alternativa enketado opinias, ke je la tria tago la teroristoj jam estis lacaj kaj komprenis, ke baldaŭ la ostaĝoj komencos amase morti, do ne plu obeos ordonojn. Do ili decidis fari eksplodon por provoki sturmon kaj fuĝi en estiĝinta pelmelo. Pro tio ili neatendite permesis al la savistoj forpreni kadavrojn kaj interesiĝis pri la parkumitaj aŭtoj. Post alvenis la savistoj, la teroristoj mem faris la eksplodon kaj provokis tiele sturmon[21].
Valerij Zamarajev estis enterigita en la Bikova memoriala tombejo en urbo Ĵukovskij apud sia kolego Dmitrij Kormilin[22].
La 11-an de decembro 2004 per la ukazo N 1532 de la prezidanto de Rusio li estis honorigita kiel Heroo de Rusio (postmorte)[7].
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Fratino rememoras, ke li havis gajan, viglan karakteron. Li tre ŝatis kaj kompatis animalojn, ĉiam kolektis hejme vunditajn bestojn kaj prizorgis ilin. Li revis iĝi maristo, sed subite iris al la fajrobrigada lernejo kaj poste iĝis savisto[18].
Memoro
[redakti | redakti fonton]Eksteraj bildoj | |
---|---|
Malfermo de memortabulo en Ĥotjkovo |
- Honore al li estis nomita serĉosava ŝalupo de projekto 12150 «Mangust» de la Suda regiona serĉosava taĉmento de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio[7]. Ĝi baziĝas en akvaro de Soĉio kaj Tuapseo[23][24][25][26] (ordono de la estro de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio N 868 je la 5-a de decembro 2005)[1].
- Memortabulo pri li estis inaŭgurita en fajrobrigadejo N 122 en urbo Ĥotjkovo la 4-an de junio 2014[7].
- Memortabulo pri li estas en la speciala fajrobrigadejo N 4 en urbo Lesnoj[3].
- Memortabulo estis starigita surloke de lia pereo en Beslano la 31-an de aŭgusto 2012[27].
- En serio «Herooj de Rusio» en 2012 estis eldonita poŝtmarko kun portreto de Valerij Zamarajev fare de A. Drobiŝev, stelo de la Heroo kaj figuroj de du fajrobrigadistoj, kiuj estingas fajron[28].
- Urala instituto de la Ŝtata kontraŭfajra servo de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio dufoje jare premias plej bonajn studentojn, kiuj okupiĝas pri sciencaj esploroj, per stipendio de Heroo de Rusio V. V. Zamarajev[29]. Sur ĉefsidejo en 2006 estis pendigita memortabulo[30].
- En memoriala tombejo Urbo de anĝeloj (Beslano) en 2014 nordosetaj savistoj plantis du kverkojn honore al Valerij Zamarajev kaj Dmitrij Kormilin[31].
- En urbo Ĵukovskij honore al li kaj Dmitrij Kormilin estis alinomita strato de la Savistoj[5].
- En la Bikovska tombejo de urbo Ĵukovskij la 3-an de septembro 2005 estis inaŭgurita monumento al Valerij Zamarajev kaj Dmitrij Kormilin[4].
- Poetino el urbo Ĵukovskij, Natalja Arsenina verkis pri Zamarajev kaj Kormilin poemon «10 jarojn de la Beslana tragedio»[32].
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]Pro kuraĝo kaj personaj atingoj Valerij Zamarajev estis plurfoje honorigita kaj havis jenajn premiojn: ordeno de Amikeco, medalo «Pro savado de pereantoj», medalo de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio «Por partoprenanto de ekstremaj humanitaraj operacoj», medalo de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio «200 jaroj de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio», brustinsignoj de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio «Pro meritoj» kaj «Honora signo de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio»[7].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kiu nin savas... (filmo pri Valerij Zamarajev) Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine ruse
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Замараев Валерий Валентинович (ruse). Herooj de la lando. Arkivita el la originalo je 2015-03-12. Alirita 2015-03-12.
- ↑ 2,0 2,1 Замараев Валерий Валентинович (ruse). Tutrusia socia organizaĵo «Unio de savistoj». Arkivita el la originalo je 2016-03-14. Alirita 2015-03-12.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Герой России: Валерий Замараев (ruse). Лесной Life. Arkivita el la originalo je 2015-03-12. Alirita 2015-03-12.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 . Cветлая память герою! (ruse). Резонанс. la 28-a de aŭgusto 2014. N 35. С. 1. (2014-08-28). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-12.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 В Подмосковье увековечили память спасателя, погибшего в Беслане (ruse). Мангазея (2014-06-17). Arkivita el la originalo je 2015-03-12. Alirita 2015-03-12.
- ↑ Люди города: Валерий Замараев — Герой России (ruse). Информационный портал Екатеринбурга (2014-10-29). Arkivita el la originalo je 2015-04-03. Alirita 2015-03-12.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Мемориальная доска на пожарной части (ruse). Радио Посад (2014-06). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-11.
- ↑ В подмосковном Жуковском сегодня прощаются с двумя спасателями МЧС, погибшими в Беслане (ruse) (2004-09-06). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-13.
- ↑ Именами погибших в Беслане бойцов МЧС назовут улицы подмосковного Жуковского (ruse). NEWSru.com (2004-09-06). Arkivita el la originalo je 2015-03-12. Alirita 2015-03-12.
- ↑ Замараев Валерий Валентинович (ruse). Fonduso «Soldatoj de la 21-a jarcento kontraŭ militoj». Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-12.
- ↑ . "Отряд выполнил свою задачу" (ruse). Kommersant (2004-09-07). Arkivita el la originalo je 2015-03-13. Alirita 2015-03-13.
- ↑ 12,0 12,1 12,2 12,3 Заключение комплексной криминалистической (ситуационной) экспертизы по действия оперативного штаба (ruse). Vero de Beslano. Arkivita el la originalo je 2017-04-01. Alirita 2011-05-18.
- ↑ 47-е заседание по делу Кулаева (ruse). Vero de Beslano (2005-12-15). Arkivita el la originalo je 2017-09-06. Alirita 2011-01-07.
- ↑ 14,0 14,1 Хроника событий (ruse). Kommersant (2004-09-04). Arkivita el la originalo je 2017-03-26. Alirita 2010-08-14.
- ↑ 15,0 15,1 Бесплан: непроходящая боль (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-12.
- ↑ 16,0 16,1 . Спасатели МЧС на минном поле (ruse) (2004-09-29). Arkivita el la originalo je 2015-03-12. Alirita 2015-03-12.
- ↑ . 3 сентября почтят память жертв Беслана (ruse). Жуковские вести (2014-08-29). Arkivita el la originalo je 2015-03-11. Alirita 2015-03-11.
- ↑ 18,0 18,1 18,2 Кто нас спасает... (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-13.
- ↑ . Первая пуля — спасателям: Четыре офицера МЧС встретили шквальный огонь террористов (ruse). Rossijskaja gazeta (2010-09-06). Arkivita el la originalo je 2015-01-03. Alirita 2015-01-03.
- ↑ Николай Гритчин, Вадим Речкалов (2004-09-06) Где могли пропасть пропавшие без вести (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-03-13. Alirita 2015-03-13.
- ↑ Беслан: факты и мифы (ruse). Северный Кавказ (2008-11-11). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-13.
- ↑ В подмосковном Жуковском хоронили двух спасателей МЧС, погибших в Беслане (ruse). Unua kanalo (2004-09-06). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-13.
- ↑ "Валерий Замараев" будет дежурить в акватории Сочи и Туапсе (ruse). ЮГА (2005-12-20). Arkivita el la originalo je 2015-03-12. Alirita 2015-03-12.
- ↑ . МЧС вспоминает сотрудников, погибших в Беслане (ruse). Rossijskaja gazeta (2009-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-03-11. Alirita 2015-03-11.
- ↑ . На связи каждую секунду (ruse). Новости Сочи (2007-08-01). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-13.
- ↑ Валерий Замараев (ruse). Корабел.ру. Alirita 2015-03-13.
- ↑ На месте гибели сотрудников МЧС, «Альфа» и «Вымпел» установлены памятные доски (ruse). Beslan.ru (2012-08-31). Arkivita el la originalo je 2015-03-12. Alirita 2015-03-12.
- ↑ . Память жуковчанина увековечили в почтовой марке (ruse). Жуковские вести (2012-08-15). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-12.
- ↑ «Мировоззрение — Человечность — Спасение»: конкурс философско-публицистических работ (ruse). magazeno «Fundamento de la sekura vivo». 2010. N 8. (2010-08-08). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-12.
- ↑ 1 сентября исполняется 10 лет со дня трагедии в Северной Осетии (ruse). Urala instituto de la Ŝtata kontraŭfajra servo de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio (2014-08-29). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-12.
- ↑ Сотрудники МЧС России высадили деревья в память о погибших спасателях в Беслане (ruse). Единая дежурная диспетчерская служба Орехово-Зуевского муниципального района (2014). Arkivita el la originalo je 2015-03-12. Alirita 2015-03-12.
- ↑ . Трагедии Беслана — 10 лет (ruse). Стихи.ру (2014). Arkivita el la originalo je 2015-03-13. Alirita 2015-03-13.