Valle de Oca
Valle de Oca | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09258 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 164 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 3° 19′ U (mapo)42.433055555556-3.3166666666667Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 863 m [+] | ||
Areo | 38,47 km² (3 847 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle de Oca [+] | |||
Valle de Oca [Balje deOka] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca. La loknomo Valle de Oca estas komprenebla kiel Valo de Oca [Oka].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 169 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 60 el 1991.
Ĝi distas 40 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas formata per la loĝlokoj Cueva Cardiel, Villalmóndar, Villalbos, Villanasur Río de Oca (tie estas urbodomo), Villalómez kaj Mozoncillo de Oca.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Poste, en la unua duono de la 10-a jarcento, aperis la familio Ansúrez, kiu fondis kaj reloĝis Villanasur Río de Oca; kastilia grafo konata en la mozaraba mondo kiel Abolmondar Albo, fondis kaj reloĝis Villalmóndar kaj Villalbos. En la teksto Episodio Tebular, kaj Fernando Ansúrez kaj Abolmondar Albo estis malliberigitaj de la reĝo Orduño ĉar ili ne partoprenis kun leonanoj kaj navaranoj en la Batalo de Valdejunquera, kio indikas kunvivadon inter maŭroj kaj kristanoj en tiu valo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ruinoj de la preĝejo de Mozoncillo de Oca
-
Preĝejo de Villalbos
-
Preĝejo de Villalmóndar