Valproata acido
Valproata acido | |||
Plata kemia strukturo de la Valproata acido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Valproata acido | |||
Valproata acido troviĝas en la Valeriano. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 99-66-1 | ||
ChemSpider kodo | 3009 | ||
PubChem-kodo | 3121 | ||
Merck Index | 15,10099 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka higroskopa likvaĵo | ||
Molmaso | 144.211 g·mol-1 | ||
Denseco | 0.904g cm−3 | ||
Bolpunkto | 222 °C | ||
Refrakta indico | 1,4257 | ||
Ekflama temperaturo | 111 °C[1] | ||
Acideco (pKa) | 5.14[2] | ||
Solvebleco | Akvo:2 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 670 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R20/21/22 R36/37/38 R61 | ||
Sekureco | S3/7/9 S22 S36/37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Valproata acido estas kemia komponaĵo, ankaŭ konata kiel propil-pentanata acido, uzata kiel anti-epilepsia medikamento kun anti-konvulsiaj, anti-deprimivaj, anti-anksiaj kaj humur-kontrolaj proprecoj. Valproata acido estas branĉohava mallongĉena grasacido derivita el la valerata acido.
Valproato estas salo derivita el la valproata acido kaj la plej grava estas la natria valproato. Valproatoj kaj ĝiaj derivaĵoj estas efikaj, solaj aŭ kombinitaj kun aliaj anti-konvulsiiloj, en la preventado de epilepsiatako kaj migrenaj krizoj.
Valproatoj ankaŭ efikas kontraŭ la akutaj fazoj de la dupolusa perturbo. La ago-mekanismoj ankoraŭ estas esplorataj de la scienculoj tamen oni kredas ke ĝi altigas la nivelojn de GABA en la cerbo aŭ ŝanĝante la proprecojn pri tensio-dependeco de la natriaj kanaloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Valproata acido estis unue priskribita kaj sintezita en 1883 de Beverly S. Burton[4], usona kuracisto kaj kemiisto kiu laboris en Eŭropo. Kiam li sintezis ĝin, li ne povis imagi al si ĝian estontan skuon en la terapeŭtika praktiko. Verdire, dum preskaŭ unu jarcento, valproata acido estis konsiderata farmakologie inerta kaj, pro tio ke ĝi estas likvaĵo, ĝi estis uzita kiel solvanto.
Nur en 1963, Pierre Eymard[5], studento el la Universitato de Liono, akcidente malkovris ĝiajn anti-konvulsiajn proprecojn.[6] La valproata acido estas analogaĵo de la valerata acido, nature trovata en la Valeriano. En 1967, ĝia natria kombinaĵo estis komerce disponebla por kontrolo kaj traktado de epilepsiaj atakoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Book
- Chemicalland21
- Alsa Chim
- Valproate, Wolfgang Löscher
- Antiepileptic Drugs, René H. Levy
- Drug Interactions in Infectious Diseases, Stephen C. Piscitelli, Keith A. Rodvold
- Advanced Therapy in Epilepsy, James W. Wheless, James Willmore, Roger A. Brumback
Kunrilataj kemiaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Lamotrigino -
Feneturido -
Fenacemido -
Trimetaduketono -
Mefenitoino -
Etazepino
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Barbiturato
- Karbamazepino
- Natria bromido
- Fjodor la 1-a Ivanoviĉ
- Halucino
- Hipokampo
- Valerata acido
- Mevalonata acido
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sigma-Aldrich
- ↑ Drugbank
- ↑ Pubchem
- ↑ The Practice of Medicinal Chemistry, Camille Georges Wermuth
- ↑ Drug Discovery: A History, Walter Sneader
- ↑ The Lancet