Varaždin
Varaždin | ||
kroate Varaždin, latine Varasdinum, hungare Varasd, germane Warasdin | ||
urbo | ||
Urbodomo en Varaždin
| ||
|
||
Oficiala nomo: Varaždin | ||
Moto: Probitati et bonis artibus | ||
Ŝtato | Kroatio | |
---|---|---|
Ĵupo | Varaždina ĵupo | |
Historiaj regionoj | 4
| |
Memorindaĵo | Varaĵdina burgo | |
Rivero | Dravo | |
Situo | Varaždin | |
- alteco | 173 m s. m. | |
- koordinatoj | 46° 18′ 00″ N 16° 20′ 00″ O / 46.30000 °N, 16.33333 °O (mapo) | |
Areo | 34,22 km² (3 422 ha) | |
- de metropolo | 59,45 km² (5 945 ha) | |
Loĝantaro | 38 746 | |
- de metropolo | 47 055 | |
Denseco | 1 132,26 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1181 | |
Urbestro | Goran Habuš | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 42000 | |
Telefona antaŭkodo | +385-042 | |
Aŭtokodoj | VŽ | |
Situo enkadre de Kroatio
| ||
Vikimedia Komunejo: Varaždin | ||
Retpaĝo: www.varazdin.hr | ||
Varaždin (varaĵdin), (germane Warasdin hungare Varasd) estas urbo en Kroatio, en Varaždina ĵupo, kies departementejo ĝi estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Dravo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zagreb-Budapeŝto, fine estas gravaj ĉefvojo kaj fervojo al Osijek kaj ĉefvojo al Slovenio. Zagrebo troviĝas 81 km-ojn. Ankoraŭ 10 komunumoj apartenas al la municipo. La urbonomo devenas el la hungara "város" (=urbo).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1181, tiutempe jam estanta departementejo. En 1209 Andreo la 2-a donacis rangon "libera reĝa urbo" al la komunumo, kiu situis apud la fortikaĵo. Tiun la tataroj detruis en ,1242, sed poste Béla la 4-a rekonstruis ĝin. Post la mezepoko la urbo situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. La fortikaĵo ricevis respektindajn bastionojn kaj murojn, tial ĝis 1776 (tiam okazis incendio) iĝis ĉefurbo de Kroatio. En la 19-a jarcento la industrio prosperigis la urbon. En 1910 loĝis tie 13 398 da homoj, (11 497 kroatoj, 585 germanoj, 471 hungaroj, 441 slovenoj, 232 serboj, 102 ĉeĥoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo, nun muzeo
- baroka urbodomo de 1523
- katedralo omaĝe al Ĉieliro de Maria de 1647, nun ankaŭ pilgrimloko
- 3 abatejoj
- Nacia teatro de 1873
- palaco nomata Sermage de 1750
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Gábor Patachich, hungara ĉefepiskopo
- Maria Leitner, ĵurnalistino
- Antal Albely, jurakademia instruisto
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Bad Radkersburg, Aŭstrio
- Pula, Kroatio
- Auxerre, Francio
- Ravensburg, Germanio
- Koblenz, Germanio
- Zalaegerszeg, Hungario
- Montale, Italio
- Guimarães, Portugalio
- Trnava, Slovakio