Saltu al enhavo

Vardarac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vardarac
settlement in Croatia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 31000
Demografio
Loĝantaro 504  (2021) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 37′ N, 18° 46′ O (mapo)45.6218.77Koordinatoj: 45° 37′ N, 18° 46′ O (mapo) [+]
Areo 48 km² (4 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vardarac (Kroatio)
Vardarac (Kroatio)
DEC
Situo de Vardarac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vardarac [+]
vdr

Vardarac (hungare Várdaróc, pli frue Darócz, germane Drauch estas vilaĝo en Kroatio, en departemento Osjeĉko-baranjska. Ĝi apartenas al municipo de Bilje.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Vardarac situas 12 kilometrojn norde de la urbo Osijek sur monteto, Drava kaj Danubo fluas proksime. Priskribo de geografia verko de Elek Fényes estas legebla:

Citaĵo
 Darócz estas hungara vilaĝo en Baranya (reĝa departemento) laŭ vojo al Eszék alirebla unu horon. 950 kalvinanoj kaj 15 katolikoj loĝas ene kun kalvinana kirko kaj paroĥo. Origine la teroj estis marĉaj, sed ili estis sekigitaj, nun produktas riĉajn fojnojn. Oni kaptas fiŝojn kun profito en la Danubobranĉoj. La plugteroj apartenas al moŝto en Bellye

Arkeologoj trovis multe da objektojn el la romia erao. En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1212. En la 16-a jarcento komenciĝis erao de turkoj preskaŭ 2 jarcentojn, sed la hungaroj pluvivis la eraon kaj ili konvertis la kalvinismon. Sekvis erao de la Habsburgoj, poste inter 1918-1920 armeo de SHS (=Serba-Kroata-Slovena) okupis la regionon kaj deklaris respublikon, pli poste ĝi apartenis al Jugoslavio. Tamen inter 1941-1945 la regiono apartenis al Hungara reĝlando. Kiam en 1991 Kroatio deklaris sendependecon, la restinta Jugoslavio okupis provizore las areon. Nuntempe la loĝantoj okupiĝas pri terkultivado aŭ navedas al Osijek.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • kalvinana preĝejo
Preĝejo en Vardarac