Saltu al enhavo

Vartejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vartejoj
Vartejoj
Vartejoj
Aŭtoro Norbert Barthelmess
Eldonjaro 1938
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 129
vdr

Vartejoj estas 129-paĝa romano, verkita de Norbert Barthelmess. Sennacieca Asocio Tutmonda el Parizo eldonis ĝin en la jaro 1938.

Citaĵo
 En la unua parto ni trovas s-ron Hardon, kiu havas privatan klubon por junaj knabetoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo en lia domo, sed kiujn li ankaŭ invitas tien aŭ al la naĝejo unuope. Ekster lia domo, laŭ la reguloj de la klubo, la knabetoj ne rajtas rekoni aŭ agnoski unu la alian. Hardo speciale ŝatas ekzerciĝi aŭ naĝi kun la knabetoj kiam ili estas nudaj. Li uzas unu el la knaboj, Andreon, kiel spionon.

Ne mirinde, iam falas en la manojn de la polico ne nur Hardo, sed ankaŭ Andreo. La juĝistoj malkondamnas tamen Hardon, pro manko de pruvoj, sed la knabon oni sendas al "vartejo por junaj krimuloj", kiel tion esprimas sarkasme la aŭtoro. Tiu punlernejo estas priskribata, kaj montriĝas (kaj tio estas vivreala) terurejo por eta knabo kiel Andreo. [...]

Andreo fine sukcesas eskapi el tiu tre malbona institucio. Oni devas diri, ke la temo estas inda, kaj la aŭtoro traktas ĝin tre verece kaj ne sensacie. 
— William Auld 1981 : Vereco, Distro, Stilo
Citaĵo
 Ĉu la viro en tiu ĉi romano agis kondamninde aŭ ne, pri tio juĝos ĉiu leganto laŭ sia propra temperamento. Certe la psikologia kaj morala problemo ĉi tie pritraktika de l’ aŭtoro sub romana formo estas delikata, kaj eble la ombro en tiu ĉi libro estas pli forta ol la lumo. 
— Belga esperantisto n267-268 (maj-jun 1939)
Citaĵo
 Laŭ la aŭtoro la celo de ĉi tiu libro estas “instigi la leganton al serĉado de racia kaj homeca solvo de la socia kaj morala demando”. En tio ĝi iugrade sukcesas, almenaŭ rilate kelkajn specialajn problemojn de la viriĝanta junularo.

La verko enhavas ne nur interesan rakonton pri la klopodoj de areto da knaboj superruzi per organizo siajn “vartistojn” en diversaj medioj, sed ankaŭ pensigajn diskutojn de vera profundeco kaj priskribojn de preskaŭ poezia beleco. Tre malmultaj estas neologismoj aŭ kontraŭfundamentaj formoj; la aŭtoro prefere kaj lerte uzas originalajn vortkombinojn kaj feliĉajn parolturnojn, ofte tre trafajn.

Tamen la historio estas fragmenta kaj neverŝajna, malklare skizita. La karakteroj estas nekonvinkaj, senrealaj; ili estas nur paroliloj, por konigi la filozofajn rezonadojn de la aŭtoro. Ofte mi sentis, ke mi legas ne romanon, sed serion da monologoj. 
— J. FARRAND. La Brita Esperantisto - Numero 408, Aprilo (1939)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]