La Vatikana Futbala Ĉampioneco (italeCampionato della Città del Vaticano) estas vira ligo de asocia piedpilkado (futbalo). Fondita en 1972 kiel la Coppa Amicizia, ĝi enhavas teamojn, kiuj estas formitaj de laboristoj kaj reprezentantoj el diversaj ŝtataj departementoj. Teamoj rajtas kapti eksterajn ludistojn de italaj amatoraj teamoj por ke ili ludas kiel golulo. Ĉiuj ludistoj kombinas por formi la Vatikanan nacian teamon okaze de maloftaj amikaj matĉoj. La Vatikana futbala asocio, Federazione Vaticanese Giuoco Calcio, ne estas membro de la FIFA kaj estas gvidata de ties prezidanto Domenico Regards ekde majo 2014. Ĉiuj matĉoj okazas en la sportejo Associazione Sportivo La Salle en la okcidenta parto de Romo, kvankam ekzistas alia futbalkampo iom pli granda, nome Campo Cardinale Francis Joseph Spellman. La teamoj ankoraŭ ĝin uzis kiel hejmostadiono antaŭ nelonge. La vatikana ligo estas amatorstatusa kaj la partoprenantaj teamoj okazigas matĉojn kaj trejnon ekstere de iliaj laborhoroj. Matĉoj okazas lunde kaj marde. Ekipaĵaro estas foje donacita de organizoj kaj bonfarantoj kies deficitojn kovras la Vatikana registaro. La matĉsezono kovras la plejparton de la jaro kun du-monata rompiĝo en decembro kaj januaro.
La unua organizita futbalmatĉo okazis en Vatikano en 1947, kiam kvarteaman ligon oni kreis. La finalon ĉijare estis disputis la Ĉefpontifikaj Vilaoj kontraŭ la teamo de Fabbrica di San Pietro. La ligo estis malpermesita abrupte post kreado pro furioza ŝovinismo. Nur amikaj matĉoj estis permesita la sekvantajn du jardekojn, ĝis alia ligo estis formita en 1966. Sep teamoj ludadis dum la unuan sezonon kaj venkis la teamon de L'Osservatore Romano, la Vatikana ĵurnalo. La nuna ligo estis fondita kiel la Coppa Amicizia, poste renomita la Campionato della Città Vaticano.
Dua pokalo, nome Coppa ACDV, estis kreita en 1985. Ĝi estis renomita Coppa Sergio Valci en 1994. La Vatikana Supercoppa (esperante : pokalego) komencis en 2005 kaj konsistas el alfrontado de la gajnintoj de ambaŭ la Campionato della Citta Vaticano kaj de la Coppa ACDV.