Vegalatrave
Vegalatrave | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49542 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 79 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 42′ N, 6° 6′ U (mapo)41.700277777778-6.1066666666667Koordinatoj: 41° 42′ N, 6° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 698 m [+] | ||
Areo | 18,55 km² (1 855 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vegalatrave [begalaTRAbe] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Alba, en la centro de la provinco. Vegalatrave estas etimologie tradukebla al Valo de la Trabo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 81 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 320 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 43 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la komarko apartenis al la Templanoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).