Vegetaĵara mapo
Vegetaĵara mapo estas (nova) tipo de mapo pri vegetaĵaro.
Ekzemplo de vegetaĵara mapo de Svisujo "Supra engadino" 1:50'000
[redakti | redakti fonton]La nova mapo Nova aperis en junio 2010:
- Vegetaĵa mapo: Vegetaĵa karto supra engadino en la skalo de 1:50'000 (Samedano - Sankta Moritzo - Berninao - Malojao)
- Vegetationskarte Oberengadin 1 : 50'000 (Samedan - St. Moritz - Bernina - Maloja) (germane)
- Vegetation map Upper Engadine (angle)
- Charta da vegetaziun Engiadin'Ota (romanĉe)
En la kadro de kvar diplomaj- aŭ majstrodiplomoj de jaroj 2007 ĝis 2009, oni unuafoje kolektis la datenojn de aktuala vegetaĵo de supra engadino en la sektoro de (vilaĝoj) Samedano-Sankta Moritzo - Berninao - Malojao en la skalo de 1:25'000 kaj oni enigis la datenoj en la GIS (geografia informa sistemo). (La skalo de la publikaĵo estas 1:50'000).
Oni dokumentis kun 210 vegetaĵaj kartografiadoj (210 Vegetationsaufnahmen) la entute 39 diversajn vegetaĵounuojn (39 Vegetationseinheiten).
La plej gravaj kartografiaj unuoj havas la sekvantan kvoton de surfaco: Oni trovas
- lariko-cembro-arbaro (Lärchen-Arvenwälder) 7.8%,
- arbusta eriko (Zwergstrauchheiden) 6.2%,
- herba eriko sur silikato (Grasheiden auf Silikat) 22.5%,
- herba eriko sur karbonato (Grasheiden auf Karbonat) 3.5%,
- grasa herbejo (Fettwiesen) 4.5%,
- arta gazono (Kunstrasen) 0.6%,
- akvo (precipe lagoj) -(Gewässer (vorw. Seen)) 2.5%,
- marĉoj (Moore) 0.4%,
- rokvegetaĵaro (inkluzive rokruinaĵoj kaj aluviaj graveloj) (Felsvegetation (inkl. Gesteinsschutt und Kiesalluvionen) 35.3%,
- glaĉeroj (Gletscher) 10.6% kaj ankaŭ
- setlejoj kaj trafiksurfacoj (Siedlungen und Verkehrsflächen) 2.6%.
Plantodiverseco
[redakti | redakti fonton]- Pri esploro de plantdiverseco (Pflanzenvielfalt) oni elkalkulis la Shannon-Indekson kaj ankaŭ la gradon de homogeneco (Homogenitätsgrad) (angle: Evenness) de la levita plantinventaro (Pflanzenbestände). (Vidu ankaŭ la paĝon: "Biodiverseco" "egalniveleco" (angle: evenness))
- La plej specioabundaj vegetaĵounuoj (Vegetationseinheiten) prezentas subalpan / alpan arbustan erikon (Zwergstrauchheide) kaj la oroaveno-herbejojn(Goldhaferwiesen) (Polygono- Trisetetum flavescentis).
- Al specioabundaj herbejosocietoj apartenas krome la nardo- kaj la blua seslerio herbejoj (Borstgras- und der Blaugrasrasen) (Geo montani-Nardetum respektive Seslerio- Caricetum sempervirentis) kun 264 respektive 230 floroplantaj specoj (Blütenpflanzenarten) (La meza Shannon-Indekso estas 2.40 respektive 2.64).
Tri fokusojn (hot spots) de planto-biodiverseco
[redakti | redakti fonton]- En la kartografita regiono evidentigas 3 fokusojn (hot spots) de planto-biodiverseco (Pflanzen-Biodiversität) :
- (1) Grevasalvas/ Valo Feks (Val Fex),
- (2) St. Moritz-Celerina kaj
- (3) Val da Fain/ Piz Alv Berninapasejo (Berninapass).
- En la 3 regionoj oni trovas parte la kunekzistadon de silikataj- kaj karbonataj rokoj(Nebeneinander von Silikat- und Karbonatgestein).
- Entute oni notis 920 floroplantajn specojn, sed 119 specoj estas en la ruĝa listo de svisa floro.
La mapo estas grava por vegetaĵoesploristoj, botanikistoj, geografoj, pejzaĝaj projekciantoj, forstistoj, ekologoj, naturprotektada interesatoj kaj ĝenerale por naturamikoj kaj ekskursantoj.
La mapadon, vegetaĵajn kartografiadojn kaj la komentarion, vidu la malanutaŭan flankon de la mapo, faris speciala esplorada teamo de geografia instituto de universitato de Zuriĥo (Zuriko), Svisujo kun aktivaj kaj pensiita profesoroj, studentoj kun diplomaj kaj majstraj skribaĵoj, vidu nomojn en mapo.
La mapo havas 3 eldonoj en 3 lingvojn, en germana, en angla kaj en romanĉa (rumauntsch puter) lingvo. La mapo havas ISBN 978-3-033-02480-9. Oni povas aĉeti la mapon en librovendejo aŭ mendi ankaŭ en geografia instituto de universitato de Zuriĥo, Svisujo.
Ekzemplo de vegetaĵa mapo, geologa mapo 1:2500 de "Monte Caslano) (TI) Svisujo
[redakti | redakti fonton]La mapo de jaro 2008 havas 2 eldonojn en 2 lingvoj, en germana kaj en itala lingvo. La eldonisto eldonas la mapon en 2008. La diploma teso de P. S. de jaro 2003 estis la baso kun kontribuaĵoj de 3 aliaj sciencistoj. Du sciencistoj tradukas la mapon en itala lingvo. "Malcantone Turismo" publicis la mapon en jaro 2008. Presejo estis Orel Fuesli (Orell Füssli) kartografio AG, Zuriĥo. Oni povas aĉeti aŭ mendi la mapon de "Malcantone Turismo", CH-6987 Caslano, Svisujo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Biodiverseco (Diverseco: Shannonindekso)
- Planto
- Vegetaĵo
- Claude Shannon,
- Biologio
- Shannonindekso
- Biokomputiko
- Bioto
- Ekologio
- Mutacio
- Invadaj specioj
- August Heinrich Rudolf Grisebach
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- vegetaĵara mapo, vegetaĵara karto de supra Engadino, Svisujo, 1:50'000 en germana, angla kaj en romanĉa lingvo, kaj en GIS, junio 2010 ISBN 978-3-033-02480-9
- geografia instituto de Universitato Zuriĥo (mapoj de Supra Engadino kaj Caslano)
- Malcantone Turismo Piazza Lago CH-6987 Caslano Svisujo info@malcantone.ch pri mapo Caslano 1:2500
- [http://www.geobotanik.uni-goettingen.de/publikationen/[rompita ligilo] geobotanikaj publikaĵoj de Universitato de Göttingen, Germanio [rompita ligilo]