Saltu al enhavo

Veikko Sinisalo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veikko Sinisalo (n. la 30-an de septembro 1926 Riihimäki , m. la 16-an de decembro 2003 Tampere) estis finna aktoro kaj oratoro.

Adoleskaj jaroj kaj deklamado - kaj muzikstudoj

[redakti | redakti fonton]

Li laboris kiel lokomotivhejtisto. Li mem ne havis tempon por la daŭriga milito, post malsaniĝo. Li studis elparolon ĉe privataj kursoj kaj ĉe la Finna Junulara Kolegio en Mikkeli. Poste ankaŭ ĉe la Laborista Akademio. Li studis muzikon kaj kantadon en Tampere. Li vizitis Sovetunion kun finna junula delegacio en februaro 1954.

En la filmoj

[redakti | redakti fonton]

Sinisalo ĉefrolis en la filmo Nekonata soldato, kiu estis reĝisorita de Edvin Laine en 1955. La filmo estas je samnoma romano de Väinö Linna. Li ludis la rolon de lancserĝento Lahtinen Li estis en la filmo Täällä Pohjantähden alla en la rolo de Laurilan Anttoo en 1970. Li agis en la . filmo Sven Dufva.

En la teatro kaj kiel preleganto

[redakti | redakti fonton]

En 1967, Sinisalo moviĝis al la Helsinka Urba Teatro kiel aktoro. Li deklamis la literaturon de Väinö Linna kaj Aleksis Kivi kiel dialogon de unu viro. Li iĝis konata pro recitaloj de interpretoj de la poemo Pohjantähti en malsamaj partoj de Finnlando, Norda Svedio kaj Hungario. Unu el liaj humorpoemoj estis la poemo Suomalainen de Jorma Etto. Li estis la frontulo de la Sana-ja Sävel-okazaĵo de Kajaani. Li ankaŭ ŝatis koncerti en preĝejoj. Li apartenis al la tn Distrikto Mäkelä kaj verkisto kaj artistorganizo Kiila.