Velké Dvorce
Velké Dvorce | |
germane Groß Meierhöfen | |
vilaĝo | |
Kastelo Velké Dvorce
| |
Oficiala nomo: Velké Dvorce | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Plzeň |
Distrikto | Distrikto Tachov |
Administra municipo | Přimda |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Bohemia arbaro |
Domoj | 61 (2009) |
Rivero | Úhlavka |
Situo | Velké Dvorce |
- koordinatoj | 49° 40′ 57″ N 12° 42′ 12″ O / 49.68250 °N, 12.70333 °O (mapo) |
Katastro | 3,07 km² (307 ha) Velké Dvorce |
Loĝantaro | 218 (2021) |
Denseco | 71,01 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1591 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 348 06 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Velké Dvorce (germane Groß Meierhöfen) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Přimda, troviĝanta en distrikto Tachov. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km nordoriente de Přimda. Estas ĉi tie registritaj 61 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 218 loĝantoj.
Velké Dvorce estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,07 km².

Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1591.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 281 |
1880 | 258 |
1890 | 261 |
1900 | 245 |
1910 | 285 |
1921 | 263 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 235 |
1950 | 167 |
1961 | 171 |
1970 | 169 |
1980 | 145 |
1991 | 195 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 222 |
2011 | 266 |
2021 | 218 |
Naturrilatoj
[redakti | redakti fonton]Okcidente de la vilaĝo fontas rivero Úhlavka, la plej granda el fiŝlagoj nomiĝas Peklo. Sude de la vilaĝo estas loko, kie oni produktis kalcion por vitrofarejoj.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/605, kiu estis ĝis finkonstruo de aŭtostrado D5 ĉefa tirŝoseo inter Plzeň kaj limpasejo Rozvadov, do vicoj de kamionoj kaj aŭtomobiloj antaŭ serpentinoj kaj la limpasejo en la 1990-aj jaroj multfoje tuŝis ĝis la vilaĝo. Post la jaro 1989 ĉi tie kelke da jaroj funkciis ankaŭ motoresto Černý kůň kaj mallongtempe hotelo Bílý dům, ambaŭ novaj konstruaĵoj forbrulis.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Barokan kastelon Velké Dvorce lasis fondi Jan Václav Novohradský el Kolovrat en lasta kvarono de la 17-a jarcento. Pli poste ĝi apartenis al Libštejnidoj el Kolovrat kaj post ili al Kolowrat-Krakowský. La konservitan novbarokan aspekton ĝi akiris dum rekonstruado en la jaroj 1907–1910. Norde de la ĉefa ŝoseo troviĝas kastela parko kaj sur ambaŭ ties flankoj ampleksaj fruktoĝardenoj.
|