Velurfrunta sito
Velurfrunta sito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Velurfrunta sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La birdo loĝas en suda Azio, de Barato kaj Srilanko orienten al suda Ĉinio kaj Indonezio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Velurfronta sito havas la tipan sitan grandan kapon, mallongan voston kaj potencan bekon kaj piedojn. Ĝi estas 12.5 cm longa kun viol-blua supro, kun lavendkoloraj vangoj kaj suba korpo kun pli blankeca gorĝo. Ĝia beko estas ruĝa kaj super ĝi estas nigra makulo sur la frunto. La virseksuloj ankaŭ havas nigran superokulan strion. Ĉe inoj mankas la supercilio kaj havas pli varman koloron de subo. La irisoj estas flavaj. La gamboj estas nigraj kaj la ungoj longegaj. Junuloj estas pli hela versio de plenkreskuloj. Kvar subspecioj estis priskribitaj laŭ koloro kaj nuancoj.
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas bruema birdo, ofte estas priatentita per ĝia laŭta ripeta “sit-sit-sit”” voĉo.
Nutrado
[redakti | redakti fonton]La birdo estas aktiva serĉanto de insektoj kaj araneoj, kaj povus esti trovata en miksitaj birdaroj kun aliaj paseroformaj birdoj.
Vivmaniero
[redakti | redakti fonton]La birdo estas nemigranta loĝanto de ĉiuj tipoj de arbaroj, kvankam la plej taŭga arbaro por ĝi estas ĉiam-verda arbaro optimuma vivejo. Ĝi havas la kapablon, kiel aliaj sitoj, grimpi kaposuben, malsame de specioj kiel pegedoj, kiuj povas iri nur supren.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Ĝia nestoj estas en kavoj de arbotrunkoj aŭ fendetoj, sternitaj per musko, pelto kaj plumoj, aŭ fibroj de herbo. Ofte la birdo devas malgrandigi la nestotruon per argilo. Ino demetas tri ĝis ses ovojn, blankajn ruĝe punktatajn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Fronte
-
Diagramo
-
En Hongkongo
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8
- Birds of India by Grimmett, Inskipp and Inskipp, (angle) ISBN 0-691-04910-6
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Sitta frontalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine