Ventumilvosta korvo
Ventumilvosta korvo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Corvus rhipidurus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvus rhipidurus (Hartert, 1918) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ventumilvosta korvo (Corvus rhipidurus) estas birdospecio membro de la familio de Korvedoj aŭ korvoj. Ĝi estas indiĝena de Orienta Afriko kaj la Arabia Duoninsulo. Kiel ĉe la Ĉihuahua korvo ĝi estas unu el la plej malgrandaj specioj (47 cm longa) el la genro Corvus, fakte ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Korniko sed kun multe pli dika beko, pli mallonga vosto kaj multe pli grandaj flugiloj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Ventumilvosta korvo estas komplete nigraj inklude bekon, krurojn kaj piedojn kaj la plumaro havas purpurbluecan brilon ĉe bona lumo. Korodita plumaro estas iom kuprobruna. La bazoj de la plumoj en la supra kolo estas blankaj kaj videblaj nur se oni deproksime observas la birdon aŭ se subita venteto blovas kontraŭplume. La gorĝaj plumoj estas pli mallongaj ol ĉe plej parto de aliaj korakoj.
La voĉo estas proskribita kiel gorĝeca krako miksita kun la sono de ranalvoko.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi loĝas en Mezoriento, Nordafriko, Arabia duoninsulo kaj suden al Sudano, la Korno de Afriko kaj Kenjo. Ĝi loĝas ankaŭ ĉe la Montaro Air en suda Saharo. Ĝi loĝas en dezerta aŭ malferma seka kamparo kio inkludas rokojn por nestumado. Ĝi estas unu el la plej aeraj birdoj kiuj veturas grandajn distancojn serĉe de manĝo kaj ĝiaj grandaj kaj tre larĝaj flugiloj estas adaptitaj al glitado sur varma aerfluo je la maniero de vulturoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Dieto
[redakti | redakti fonton]Manĝo estas prenita de surgrunde kaj inkludas ĉiujn tipojn de insektoj kaj aliajn senvertebrulojn, grenojn prenitajn el animala fekaĵo, kadavraĵojn kaj erojn de homa manĝado. Ĝi estis vidata ankaŭ prenanta haŭtoparazitojn el kameloj kaj kie ili ne estas persekutataj, manĝoserĉas ĉe rubejoj kaj kampadejoj. Fruktoj de ĉiu tipo estas rapide manĝataj.
Ili ŝvebas kaj flugoludas sur varmaj aerfluoj eĉ pli ol aliaj korakospecioj kaj ofte asocie kun la Brunkola korvo kaj eĉ ripozante en la sama arbo kun tiu.
Nestumado
[redakti | redakti fonton]Tiu specio nestumas en rokaj kornicoj kaj kavaĵoj de klifoj kaj, kvankam tre rare, en Somalio oni scias, ke ili nestumis en arboj. Estas demetitaj kutime 2-4 ovoj. La Tufkukolo (Clamator glandarius) foje uzas tiun specion kiel parazititan gaston.
Bildoligo
[redakti | redakti fonton]- Ventumilvosta korvo surbranĉe Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Corvus rhipidurus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga