Vera Bródy
Aspekto
Vera Bródy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bródy Vera |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1924 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de januaro 2021 (96-jaraĝa) en 14-a arondismento de Parizo |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | scenografo pupteatristo kostumdezajnisto |
Vera Bródy [brOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bródy Vera estis hungara (poste franca) pupteatristo, aktoro, instruisto.
Vera Bródy [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1924 en Budapeŝto, ŝi mortis la 5-an de januaro 2021 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vera Bródy lernis violonadon, tamen ŝi estis aktoro en sia naskiĝurbo en la teatra jaro 1947. Inter 1948 kaj 1951 ŝi ricevis rolojn en Teatro Kisfaludy, poste ŝi kreis marioneton, kiun ŝi montris al Pupteatro (Budapeŝto). Ŝi iĝis tuj membro de la pupteatro. Ŝi kreis popularajn figurojn ankaŭ al Hungara Televizio. En 1968 ŝi translokiĝis al Parizo (sed la kontakto restis al Pupteatro en Budapeŝto). Ekde 1972 ŝi instruis pupteatradon en Parizo. Ŝi ricevis 2 valorajn premiojn en 1959 kaj 1967.
Ŝiaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Jean Anouilh: Euridike - 2-a aktorino
- Jean Giraudoux: Trójában nem lesz háború - servistino
- Grimm: Hófehérke és a hét törpe - Bezzeg; Huncut
Ŝiaj pupteatraj laboroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Józsi Jenő Tersánszky: Misi Mókus kalandjai (1952)
- Hans Christian Andersen: A bűvös tűzszerszám (1955, 1962, 1965, 1980, 1986)
- Sándor Petőfi: János vitéz (1957, 1959, 1967, 1972)
- Józsi Jenő Tersánszky: Misi Mókus vándorúton (1961, 1963, 1974)
- János Arany: Toldi (1963, 1968, 1981, 1985, 1989, 1991)
- Ŝekspiro:
- Somermeznokta sonĝo (1964, 1973, 1980)
- La Ventego (1988)
- Jonathan Swift: Gulliver az óriások földjén (1973, 1983, 1988)
- Rudyard Kipling: The Jungle Book (1991)
- Ágnes Bálint: Mazsola és Tádé (2010)
Ŝia dekoracia laboro
[redakti | redakti fonton]- Szilágyi-Balázs: A fából faragott királyfi (1965)
Ŝiaj kostumlaboroj
[redakti | redakti fonton]- Ŝekspiro: Somermeznokta sonĝo (1958)
- Svarc: Hókirálynő (1963, 1970)
- Gozzi: A három narancs szerelme (1964)
- Jonathan Swift: Gulliver (2003)
Ŝiaj marionetaj laboroj en filmoj
[redakti | redakti fonton]- Mazsola és Tádé (1969-1973)
- Nocturne (2000)