Vera Rubin
Aspekto
Vera Cooper RUBIN (Filadelfio (Pensilvanio) 23-a de julio 1928 — Princeton (Nov-Ĵerzejo) 25-a de decembro 2016)[1] estis usona astronomino, pioniro en mezuro de la rotacio de steloj ene de galaksio. Ŝiaj mezuradoj montris, ke la galaksiaj rotaciaj kurboj restis plataj, kontraŭdirante la teorian modelon, estante la plej rekta kaj fortika evidenteco de la ekzisto de malluma materio.[2] Ŝia filo estis usona matematikisto Karl Rubin.