Verdamentona eŭfonjo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Verdamentona eŭfonjo, masklo
![]() Verdamentona eŭfonjo, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia chalybea (Mikan, 1825) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Verdamentona eŭfonjo (Euphonia chalybea) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.
Ĝi troviĝas en orienta Brazilo kaj apudaj regionoj de Argentino kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj arbarbordoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Kiel ĉe aliaj eŭfonjoj temas pri specio kun seksa duformismo kaj masklo kun malhelbluaj supraj partoj escepte flava frunta marko, ne tiom etenda kiom ĉe aliaj eŭfonjoj; ankaŭ la mentono (sed ne la tuta gorĝo, kiel ĉe aliaj eŭfonjoj) estas malhelblua kun verdecaj nuancoj kio nomigas la specion. La beko estas dika kaj tiu kaj kruroj estas malhelbluaj. La ino estas oliveca supre kun flavaj fruntomarko kaj mentono, grizecblankecaj subaj partoj kun flavaj flankoj. Tiu specio estas simila al la Viola eŭfonjo sed diferencigas la multe pli malgranda fruntomarko, la malhela mentono, la verdeca nuanco de supraj partoj kaj la enorma beko.
Ili manĝas fruktojn kaj insektojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Euphonia chalybea[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|