Verdtiga giganta bambuo
Aspekto
Phyllostachys viridis | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phyllostachys viridis (R.A.Young) McClure, 1956 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Phyllostachys viridis [filostakis viridis] aŭ verdtiga giganta bambuo, estas specio de bambuo, en genro Phyllostachys (filostakio).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi atingas 9-12 m inter favoraj cirkonstancoj. La tigoj atingas diametron de 6-10 cm, havas helverdan koloron kaj ĉe la nodoj blankajn ringojn. Ĉe la maljunaj specoj, la tigo estas malhelverda.
Ĝi bezonas multe da akvo kaj nutraĵo.
Homa uzo
[redakti | redakti fonton]Oni ofte plantas ĝin kiel ornamplanton, kies fortaj tigoj povas servi kiel bariloj, planta muro. Ĝi toleras malvarmon ĝis -20-23 °C, la burĝonoj havas agrablan guston. Ĝi toleras eĉ la duonombrajn lokojn.