El Vikipedio, la libera enciklopedio
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/04/%22Le_Ch%C3%A2teau_Blanc_Olivier_SINIC%22_de_Verlinghem.jpg/300px-%22Le_Ch%C3%A2teau_Blanc_Olivier_SINIC%22_de_Verlinghem.jpg)
la loka kastelo
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0c/%C3%89glise_Saint-Chrysole_de_Verlinghem_en_2022%29_%281%29.jpg/300px-%C3%89glise_Saint-Chrysole_de_Verlinghem_en_2022%29_%281%29.jpg)
la katolika kirko
Verlinghem - prononco laŭ sistemo IFA [vɛʁlɛ̃ɡɛm], jen france, origine nederlande Everlingem respektive okcidentflandre Verlingem - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 673 loĝantoj sur areo de 10,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 265 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Lambersart / Landbertsrode.
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/26/Map_commune_FR_insee_code_59611.png/300px-Map_commune_FR_insee_code_59611.png)
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj