Veronika Simon M.
Veronika Simon M. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1952 (73-jaraĝa) en Csetény |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto (1982–1984) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
Veronika Simon M. [ŝimon em], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon M. Veronika estas hungara pentristo, instruisto. Ŝia pseŭdonomo antaŭnomo estas SIMONE.
Veronika Simon M. [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1952 en Csetény.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Veronika Simon M. frekventis gimnaziojn en Zirc kaj Mór inter 1969 - 1973. Ŝi estis oficisto en fabriko inter 1968 - 1987, poste ŝi estis privatulo ĝis 1992, intertempe ŝi studis ankaŭ en Universitato Marx Károly. Ekde 1993 ŝi okupiĝas pri pentrado, komence ŝi studis en artaj rondoj en Székesfehérvár kaj Budapeŝto, ekde 1997 en akademio en Zebegény, ekde 2006 en Salzburg. De 2000 ŝi partoprenas en instruado de estontaj pentristoj. Ŝi pentradis plej ofte portretojn, ankaŭ altarajn bildojn. Ŝi ricevis plurajn premiojn. Ŝi havas edzon kaj naskis trifoje.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Ŝi ekspoziciis sola pli, ol 750-foje, tial ŝi estas hungara rekordulo. Ŝi ekspoziciis grupe en multe da grandaj urboj (Parizo, Londono, Novjorko, Vaŝingtono, Vieno, Kolonjo, Kairo, ktp).
Elektitaj portretoj
[redakti | redakti fonton]- Albert Wass (vidu la bildon!)
- Sándor Wekerle
- János Arany
- István Széchenyi
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2009-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj