Veronika Szabady
Aspekto
Veronika Szabady | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1933 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de marto 2000 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1/9-1-158 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto skulptisto |
Veronika Szabady [sabadi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabady Veronika estis hungara skulptisto, ceramikisto.
Veronika Szabady [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1933 en Budapeŝto, ŝi mortis la 25-an de marto 2000 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Veronika Szabady studis en la Industriarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1953 kaj 1958. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Borsos kaj Gyula Illés. Inter 1969 kaj 1996 ŝi kreis skulptaĵojn kaj similajn ornamaĵojn en diversaj hungaraj urboj. La plej ofte ŝi kreis artaĵojn el ŝamotoj.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Visegrád (1972)
- Vác (1975)
- Székesfehérvár (1978)
- Budapeŝto (1982)
- Tihany (1985)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1964)
- Pécs (1972)
- Tata (Hungario) (1979)
Elektitaj skulptaĵoj, ornamaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ornamaĵoj (1969-1972, Budapeŝto)
- fontano (1976, Szentendre)
- fontano kun birdo (1978, Nov-Delhio)
- fontano (1983, Visegrád)
- kompozicio (1991, Kanbero)
- idolo (1996, Paks)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2018-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio