Verpa conica
Verpa conica | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ungofungo (Verpa conica)
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Verpa conica O. F. Müll. (1815) | ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Verpa conica aŭ ungofungo (?) aŭ glatkapa morkelo kreskas en la norda hemisfero, sed oni trovas ĝin tre malofte. La Verpa conica apartenas al la Morkelacoj (Morchellaceae) kaj ordeno de pezizaloj (Pezizales). Verpa signifas latine peniso. La formo de Verpa similas peniso.
Ĝi ŝatas la arbarojn kun subla, humida grundo, tiel ĝi ofte aperas en apudriveraj arbaroj. Ĝi estas verŝajne mikoriza fungo.
Ĝia kapo estas kaŝtanbruna, sonorilforma, kun sulketa aŭ glata surfaco. La kapo ligiĝas al trunko nur ĉe la pinto. La interna kapa surfaco estas malpure blanka, la diametro estas 2-4 cm. La trunko altas 5-15 cm, meze kava, kun blanketa karno. Ĝi ne havas karakterizan odoron.
La senkoloraj sporoj (25-33 x 15-19 µm) situas sur pinto de la fungofadenoj, en oksporaj askoj, kiuj havas glatan surfacon kaj eliptan formon.