Vertico-transitiva grafeo
Aspekto
En matematiko, vertico-transitiva grafeo estas grafeo G tia ke por ĉiuj du verticoj v1 kaj v2 de G, estas iu aŭtomorfio
- f : G → G
tia ke
- f ( v1 ) = v2.
En aliaj vortoj grafeo estas vertico-transitiva se ĝia aŭtomorfia grupo agas transitive sur ĝiaj verticoj.
Ĉiu vertico-transitiva grafeo estas regula.