Veruka berberiso
Veruka berberiso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Veruka berberiso aŭ latine Berberis verruculosa estas unu el la el Ĉinujo devenanta plantospecio el la genro de la Berberiso (Berberis) en la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae).
Disvastigado
[redakti | redakti fonton]La hejmregiono de la veruka berberiso situas en Ĉinujo pli precize en la okcidenta parto de Siĉuano. Ĝi estis enkondukita de Ernest Henry Wilson, kiu de 1899 ĝis 1905 por Veitch and Sons (hortikultura entrepreno) kolektis en okcidenta kaj centra Ĉinujo. Li portis la planton en 1904 al Eŭropo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Veruka berberiso estas densa, ĉiamverda arbusto, kiu atingas alton de 2 metroj. La unujaraj branĉoj estas aspraj kaj arkecaj kun komence brunaj kaj poste nigraj verukoj. La planto havas multajn malgrandajn foliojn. La malsupra surfaco de la folioj estas blankeca. La planto havas tripartajn folidornojn kiuj longas ĝis 2 cm. La floroj estas orflavaj. La cilindroformaj beroj estas malhelpurpuraj.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ tiu specio estas uzata kiel ornama arbusto.
Hibridoj
[redakti | redakti fonton]La specio kruciĝas kun aliaj specioj de la genro. Jen kelkaj hibridoj:
- kun la belfloranta berberiso (Berberis calliantha) la veruka berberiso formas la hibridon Berberis × bristolensis AHRENDT.
- kun la neĝblanka berberiso (Berberis candidula) la veruka berberiso formas la hibridon Berberis × frikartii C.K.SCHNEID. EX LAAR.
- la vario Berberis gagnepainii var. lanceifolia X la veruka berberiso = Berberis × hybrido-gagnepainii.
- kun la vario Berberis hookeri var. viridis X veruka berberiso = Berberis × interposita AHRENDT.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jost Fitschen: Gehölzflora, Bearb. von Franz H. Meyer, 11. erw. und korrigierte Auflage, Quelle und Meyer, Wiebelsheim 2002, ISBN 3-494-01268-7
- John Kelly & John Hillier (Eld.): The Hillier Bäume & Sträucher, 1. Aufl., Thalacker-Medien, Braunschweig 1997, ISBN 3-87815-086-5
- Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Hrsg. von Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 16. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-5080-8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Thomas Meyer: Datumfolio kun identiga ŝlosilo kaj fotoj ĉe Flora-de: Flora von Deutschland (Flaŭro de Germanio)