Veturalteco
Aspekto
Veturalteco estas la distanco inter voja surfaco kaj la plej malsupra parto de la veturilo, krom rado aŭ ĉenbendo[1].
Signifo
[redakti | redakti fonton]Veturalteco influas vetureblecon de la veturilo. Por veturi laŭ malebenaj vojoj veturilo devas havi pli grandan veturaltecon. Tamen la alta masocentro malaltigas stabilecon kaj regeblon de la veturilo, do por ebenaj vojoj preferindas malpli granda veturalteco.
Kutime veturalteco estas mezurata en milimetroj. Foje oni indikas du mezurojn — sub la fronta kaj posta aksoj kaj malpli ofte ankaŭ sub la motoro.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Veturalteco de kelkaj popularaj aŭtoj (laŭ malkresko):
- UAZ-469 (kun radaj reduktoroj) — 300 mm;
- Toyota Land Cruiser 200 kaj Toyota Land Cruiser Prado — 225 ĝis 270 mm (kun pneŭma suspensio);
- Audi Q7 — 180 (sur ŝoseo) ĝis 240 mm (kun pneŭma suspensio);
- Mitsubishi Pajero kaj Mitsubishi Pajero Sport — 220 mm;
- VAZ-2121 — 220 mm;
- Ford Explorer — 211 mm;
- SsangYong Kyron — 210 mm sub fronta akso, 199 mm sub post akso (ĉe modeloj kun nedisigebla ponto) и 232 mm (ĉe modeloj kun sendependa malantaŭa suspensio);
- Renault Duster — 210 mm (ĉe modeloj kun kompleta transmisio 4х4) kaj 205 mm (ĉe modeloj kun du movaj radoj), nereguligebla[2];
- Honda CR-V — 205 mm (versio de 1999) kaj 208 mm (versio de 2017);
- Suzuki Grand Vitara — 205 mm (versio de 2008);
- Renault Sandero Stepway — 195 mm (sen ŝarĝo);
- Hyundai Tucson — 195 mm (versio de 2008);
- VAZ-2110 — 180 mm (sen ŝarĝo), 160 mm (plene ŝarĝita, distanco ĝis la malsupra punkto de ellasa sistemo);
- Hyundai ix35 — 175 mm;
- GAZ-24 — 174 mm (sub fronta akso — 190 mm);
- Kia Spectra — 165 mm (sen ŝarĝo);
- Daewoo Nexia — 165 mm (sen ŝarĝo);
- Chevrolet Lanos — 160 mm (sen ŝarĝo);
- Hyundai Solaris — 160 mm;
- LADA Kalina — 158 mm;
- Daewoo Matiz — 150 mm;
- Chevrolet Cruze — 150 mm;
- Honda Civic 6 EJ6 — 110 mm;
- Lamborghini Diablo — 100 mm.
Grandan veturaltecon havas traktoroj, speciale tiuj plugaj (500-700 mm) kaj kotonaj (ĝis 2000 mm).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Илья Огородников (2011-07-28) Что такое клиренс автомобиля (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-08-23 .
- ↑ Клиренс (дорожный просвет) Renault Duster (ruse). Duster.ru (2012-05-05). Arkivita el la originalo je 2012-12-06.