Saltu al enhavo

Viçosa do Ceará

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viçosa do Ceará
municipo de Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Nordorienta regiono
Subŝtato  Cearao
Poŝtkodo 62300-000
Telefonkodo 88
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59 712  (2022) [+]
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 34′ S, 41° 6′ U (mapo)-3.5619444444444-41.091944444444Koordinatoj: 3° 34′ S, 41° 6′ U (mapo) [+]
Alto 740 m
Areo 1 311,63 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Viçosa do Ceará (Brazilo)
Viçosa do Ceará (Brazilo)
DEC
Situo de Viçosa do Ceará

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viçosa do Ceará [+]
vdr

Viçosa do Ceará /visoza dŭsiara/ (portugale "viçosa" signifas "plena je vivo/forto" en Esperanto), ofte esperantigita Visozo de Cearao, ĉe la Atlantiko, estas municipo de Brazilo. Ĝi situas en la nordorienta regiono de Brazilo kaj en la subŝtato Cearao. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 59 712 loĝantoj sur areo de 1 311,63 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 46 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj municipoj Cocal, Cocal dos Alves, Granja, São João da Fronteira kaj Tianguá.

Malgraŭ vilaĝo jam ekzistis tie ekde la 17-a jarcento, la loĝloko Visoza de Ceará urbiĝis nur en 1882. Visozo allogas ĉiujare turistojn el tuta Brazilo kaj de cetera mondo pro sia bela pejzaĝo, riĉa kulturo kaj historio.


Esperanto en Viçosa

[redakti | redakti fonton]

La "Visoza Esperanto-Klubo" komencis sian movadon pri Esperanto en 1998. VEK ne havis regulan funkciadon, post sia fondiĝo kaj konstanta aktiveco, haltis iom da tempo, sed ĝiaj aktivecoj rekomencis en 2002.

La 2-a Cearaa Esperanto-Renkontiĝo okazis dum la periodo de la 30-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 1998, en la urba hotelo “Complexo de Lazer Rios”. Partoprenis en tiu evento esperantistoj el Cearao kaj Piaŭio. Ĝia temo estis “Strategioj por interlandiĝo de la Studado de Esperanto en Cearao”.

Ĉiam, je la sabatoj, okazadis lecionoj de Esperanto en la jura salono de la Forumo “Desembargador Águeda Passos Rodrigues Martins”. La lecionojn instruadis la profesoro Paulo Amorim Cardoso kaj d-ro Olintho Franklin Gadelha. Post iom da tempo sen instruado, la lecionoj rekomenciĝis en 2002, jam en propra sidejo en la strato Antônio Feliciano, 937, ĉe la Komerca Centro Adélia Xavier; VEK denove starigis bazajn E-kursojn.

La instruistino Conceição Moura instruadis Esperanton al infanoj inter 7 kaj 12 jaraĝaj, de la kvara kaj duono ĝis la kvina kaj duono, en la strato Prefeito Antônio Gomes, 120, urbocentro.

VEK subtenas konstantajn Esperanto-kursojn en urbaj kaj ŝtataj lernejoj. La lecionoj okazas sabate kaj por ĉiu lernejo estas responda monitoro.

La sesmonata informilo VEK estas la oficiala bulteno de la esperantista movado de Viçosa de Ceará. La lanĉo de la informilo okazis en 2003.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]