Vicente Aleixandre
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vicente Aleixandre (metroo de Madrido). |
Vicente Aleixandre | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Vicente Aleixandre | |||||
Naskonomo | Vicente Pío Marcelino Cirilo Aleixandre y Merlo | ||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1898 en Sevilo | ||||
Morto | 14-an de decembro 1984 (86-jaraĝa) en Madrido | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Almudena Cemetery (en) vd | ||||
Etno | Hispanoj vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Studenta Rezidejo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Parencoj | Concepción Aleixandre Ballester (en) (onklino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto instruisto vd | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vicente ALEIXANDRE, plennome: Vicente Aleixandre y Merlos (naskiĝis la 26-an de aprilo, 1898, mortis la 14-an de decembro, 1984) estis hispana verkisto.
Vicente Aleixandre naskiĝis en Sevilla kaj pasigis sian infanaĝon en Málaga. En Madrido li ĝis 1919 studis juron kaj ekonomion. Dum kelkaj jaroj li laboris kiel profesoro, sed sanecaj problemoj devigis lin, ĉesigi tiun ĉi karieron. Ekde 1925 li plene dediĉis sin al la verkado. Liaj unuaj poemoj en 1926 aperis en la revuo Revista del Occidente; lia unua memstara poemaro Ámbito aperis en la jaro 1928. Dum sia vivodaŭro li kaŝis sian samseksamon. En la tridekaj jaroj la poeto konas Andrés Acero kaj ambaŭ ekhavas intensan amrilaton interrompotan pro la ekzilo de Andrés en Meksikio, post la Civila Milito. Laŭ Vicente Molina Foix, "Vicente Aleixandre estis tre hontema pri sia seksa orientiĝo pro la eventuala vundo, kiun li povus fari al sia familio, ĉefe al sia fratino, sed li diris al mi, ke post lia morto, al li estus same, se oni scius la tutan veron; verdire li konsideris, ke ja ne temas pri hontinda afero".
Dum la Hispana Enlanda Milito li restis en Hispanio. De 1936 ĝis 1944 li ne rajtis publikigi siajn verkojn. En la jaro 1950 li fariĝis ano de la Hispana Akademio Real Academia Española.
La frua verkaro de Aleixandre estis influita de la superrealismo. Per malfacile komprenebla lingvaĵo la aŭtoro esprimis sian profundan pesimismon. Tiu ĉi periodo de lia kreado atingis la kulminon per Sombra del paraíso (1944).
Post la Dua mondmilito li emfazis la gravecon de la solidareco kaj por la unuopulo kaj por la socio. Lia lingvaĵo fariĝis pli simpla, pli bone alirebla. La ĉefverkoj de tiu ĉi periodo estas Historia del corazón (1954) kaj En un vasto dominio (1962).
La malfrua verkaro de Vicente Aleixandre pritemas ĉefe la morton. Ekzemploj estas Poemas de la consumación (1968), Sonido de la guerra (1972) kaj Diálogos del conocimiento (1974).
Kulmino de lia verkista kariero estis la Premion Nobel de Literaturo, kiun li gajnis en la jaro 1977.
Vicente Aleixandre mortis en Madrido.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]Liriko
[redakti | redakti fonton]- Ámbito (1928)
- Espadas como labios (1932)
- La destrucción o el amor (1935)
- Sombra del paraíso (1944)
- Historia del corazón (1954)
- En un vasto dominio (1962)
- Poemas de la consumación (1968)
- Sonido de la guerra (1972)
- Diálogos del conocimiento (1974)
- En gran noche (eld., 1991)
Prozaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Vida del poeta : el amor y la poesía (1950)
- Algunos caracteres de la nueva poesía española (1955)
- Los encuentros (1958)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La morto. En: Sentempa simfonio. Poem-antologio hispana. – Madrido, 1987. - p. 138-139
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|