Vicovu de Sus
Aspekto
Vicovu de Sus · Oberwikow | |||
---|---|---|---|
urbeto en Rumanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | rumania Bukovino | ||
Distrikto | distrikto Suceava | ||
Poŝtkodo | 727610 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 143 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 361 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 56′ N, 25° 41′ O (mapo)47.92583333333325.68Koordinatoj: 47° 56′ N, 25° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 458 m [+] | ||
Areo | 42 km² (4 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vicovu de Sus [+] | |||
Vicovu de Sus - jen rumane, germane Ober-Wikow aŭ Oberwikow - estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 15 143 loĝantoj sur areo de 42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 361 loĝantoj/km². Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas en distanco de 2 kilometroj norde de la urbocentro. En tiu direkto, en distanco de 50 kilometroj, nun en Ukrainio, ankaŭ situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino.