Victoria Nicole
Victoria Nicole | |
---|---|
Naskiĝo | 23-an de oktobro 2010 (14-jaraĝa) en Ocumare del Tuy |
Profesio | kantisto, lernejano (pro la aĝo) |
Instrumentoj | voĉo kaj piano |
Retejo | paĝo en la retejo Instagram |
Victoria Nicole (je plena nomo Victoria Nicole Sanchez Rodríguez)[1] estas venezuela-portugala infana kantisto. Ŝi naskiĝis la 23-an de oktobro 2010 en Ocumare del Tuy,[1] Venezuelo, kaj en frua aĝo kun sia familio translokiĝis al Portugalio, do nun estas 14-jara. Interalie ŝi en 2024 venkis la tiujaran kantokonkurson The Voice Kids Portugal[2][3] kaj la nacian junulara Eŭrovido-Kantokonkurson en Portugalio, organizitan de la nacia publika televida korporacio Rádio e Televisão de Portugal (RTP) kaj sekve partoprenis en la renoma internacia Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 novembre de tiu jaro en Madrido - tie ŝi akiris al duan lokon per la kanzono "Esperança" ("espero"), kantita en la portugala kaj hispana - la teamo rezistis la tenton enplekti anglajn vortojn en la kanzonon, por ŝajnigi la impreson esti pli internacia. La kanton aranĝis ŝi mem.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- konkursa profilo de Victoria Nicole (angle)
- filma prezento de la kanto, en la retejo Jutubo - eblas enŝalti subtitolojn en Esperanto
- paĝo en la retejo Instagram
- paĝo en la retejo Facebook