Viesīte
Viesīte | |||
Urbo | |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Jēkabpils | ||
Historia regiono | Selonio | ||
Supermara alteco | 115 m s. m. | ||
Koordinatoj | 56° 20′ 42″ N 25° 33′ 27″ O / 56.34500 °N, 25.55750 °O (mapo) | ||
Areo | 2,3 km² (230 ha) | ||
Loĝantaro | 1 533 (29.01.2021) | ||
Denseco | 666,52 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1928 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-5237 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Viesīte | |||
Viesīte estas urbo en Latvia historia regiono Selonio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Jēkabpils kaj situas en okcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 31 km de Jēkabpils, 102 km de Daugavpils kaj 130 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 510 personoj sur areo de 2,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 645 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Viesīte landoj unue estis menciita en skribaĵoj en 16-a jarcento, kiam la grandbieno Eķengrāve (germane Eckengrafen) situis ĉi tie.
En la 1560-aj jaroj, la teritorio estis inkludita en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. En 1795 la grandbieno venis sub la kontrolon de Rusia Imperio.
En la 19-a jarcento, vilaĝo nomita Āžu miests estis establita plej proksime al grandbieno.[2]
En 1916, dum la Unua Mondmilito, la germana armeo konstruis etŝpuran fervojreton al Jēkabpils, Daudzeva kaj Nereta, kaj la linio Daudzeva-Viesīte-Jēkabpils ekzistis ĝis 1972. La fervojnodo faciligis la evoluon de la vilaĝo.
En 1926, Āžu miests estis renomita Viesīte kaj du jarojn poste al ĝi estis koncedita urborajtoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la Augšzeme altebenaĵo.[3]
Averaĝa temperaturo estas -6 - -6,5°C en januaro kaj +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[3]
Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefa aŭtovojo de urbo estas P75 (Jēkabpils-Nereta-Litovio), lokaj vojoj estas V956 (Daudzeva-Viesīte-Apserde) kaj V806 (Viesīte-Ziemeļi).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Ŝanĝo de loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1930 | 1258 |
1969 | 3200 |
1990 | 2533 |
2000 | 2140 |
2021 | 1497 |
Etna strukturo
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 2140 | 1667 (78%) | 295 (14%) | 48 (2%) | 21 (1%) | 35 (2%) | 67 (3%) | 7 (0%) |
2021 | 1497 | 1186 (79%) | 179 (12%) | 33 (2%) | 11 (1%) | 27 (2%) | 4 (3%) | 16 (1%) |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kulturpalaco
- Muzeo "Selonio"