Vikipedia diskuto:Artikolo por Esperanto
Aspekto
Mi ne altrudas al mi la rajton simple ŝanĝi la tekston. Tamen mi sugestas jenajn ŝanĝojn :
- Mi donis la rajton ŝanĝi la tekston! Kial vi ne ŝanĝis? :-( Nu bone, mi ŝanĝos... --Chuck SMITH
- Nu, ŝajnas ke iu ja ŝanĝis la artikolon laŭ viaj korektoj... bonege, mi sendos tuj al Stano nun. Dankon al ĉiuj! --Chuck SMITH
- ... iu venis al la ideo ke la Interreto povas ebligi verajn malfermajn retpaĝarojn kiujn ...
- ... iu ekpensis ke la Intereto ebligas verajn malfermajn retpaĝarojn kiujn ...
- ni provas reprezenti ambaŭ juste :
- ambaŭ povas esprimiĝi :
- Ni bonvenigas ĉiujn vidpunktojn kiuj estas atestitaj pro la ligilo :
- Ĉiuj vidpunktoj estas bonvenaj dank' al la ligilo :
- kie kelkaj fiere listas ĉiun artikolon
- kie kelkaj fiere (aŭ respondece) listigas ĉiun artikolon
- Se temo estas priskribita en pluraj lingvoj, oni vidas tion kaj povas legi ĉion,
- Kiam temo estas priskribita en pluraj lingvoj, tio videblas kaj legeblas en iu ajn el la lingvoj,
Ĝi ne estas neŭtrala. -- :) 03:39, 13. Mar 2003 (UTC)
Tial ĝi estas en la Vikipedio-nomspaco. :-) --Chuck SMITH
Ĉu vi volas mencii la alfabete unuan kaj lastan artikolon? Tiam ABBA ne ĝustas. Ekz. la artikolo pri Aachen estas pli antaŭe en la alfabeto.
- Tion mi ankaŭ jam konstatis. Tamen estas stultega hazardo, ke ambaŭ nocioj ĝuste estas germanaj urboj. En internacia enciklopedio... --Unukorno
- Ĉu ne Aachen estas la germana nomo por Akeno? Tial mi ne metis ĝin. Dirante ABBA ĝis ... multe pli montras la internaciecon de la Vikipedio. Kial vi skribis tiom da artikoloj pri germanaj urboj? ;-) --Chuck SMITH
Kiel Vikipedio estas pli granda ol EdE? Laŭ artikolnombro? Laŭ tuto? -- :) 04:28, 15. Mar 2003 (UTC)
- Laŭ mia penso. Mi pensas ke ĝi estas pli granda. haha. Ĉiukaze, Vikipedio baldaŭ enhavos la EdE kaj tiam ni certe estos pli granda. :-D --Chuck SMITH
Mankas ankaŭ la ekonomia aspekto. Kiu pagas, kaj simile. Tro malfrue -- :)
Komencu diskuton pri Vikipedio:Artikolo por Esperanto
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Vikipedio:Artikolo por Esperanto.