Vikipedia diskuto:Naciaj flagoj en Vikipedio
En tabelo kolektita je 21:45, 17 Feb. 2011 (UTC) listiĝis pluraj flagoj kiuj malsame aspektas en Vikipedio en Esperanto kaj en Vikimedia komunejo. Laŭ la stato 10:00 26 Feb. 2011 (UTC) ĉiuj flagoj el tiu listo estas akordigitaj. Pri Argentino kaj Zambio ne videblis ajna diferenco inter ambaŭ flagoj, nur la SVG-programigo iom malsamis kun sama grafika rezulto - sed dubokaze tamen akordiĝis tiuj flagodosieroj.
La ŝtatoj Malavio kaj Birmo ricevis novajn ŝtatajn flagojn dum la lastaj 5 jaroj, sen ke la esperantlingva flagobildo estis aktualigata, kaj la ŝtato Serbio kaj Montenegro politike dispartiĝis al novaj ŝtatoj Serbio kaj Montenegro (tie ĉiuj tri flagodosieroj en la Vikipedio en Esperanto estis tute ĝustaj, nur necesas atenti pri ĝustaj ŝtatonomoj). Ĉu iom pli hela aŭ malhela nuanco en flaga koloro ŝanĝas la rekoneblon de nacia flago, estas demando diskutebla, sed en kazo de dubo indas fidi la vikimedian komunejon kaj reenporti flagon. Tial listo kiel Vikipedio:Naciaj flagoj en Vikipedio estas bona helpilo. Sed pli rapide ol pene verki grafikan prezenton pri kiuj flagoj diferencetas en formato kaj kiuj en kolora nuanco, estas tuj reenporti la komunejan flagobildon kaj simple solvi la problemon.
Cetere: Ne estas logika kaŭzo kial la esperantlingvaj flagonomoj kutimiĝintaj en la esperanta vikipedio devus havi ligostreketojn inter la nomeroj anstataŭ simplajn interspacojn (la unuaj tiaj flagoj ekestis en printempo 2006, kiam en la vikimedia komunejo ankoraŭ plimultis dosieroj kun interstreketoj en la dosieraj nomoj, sed poste la kutimo simple restis). Sed estus iom da laboro unue enporti ĉiujn flagodosierojn sen interstreketoj en la nomoj, poste robote ŝanĝi ĉiun "Flago-de-" al "Flago de ", kaj fine forigi la dosieronomojn kun komenco "Flago-de-", kaj ĝis nun tiun laboron neniu faris. Sed tia paŝo sencus.
ThomasPusch 00:54, 24 Feb. 2011 (UTC)
- jes disigo per streketoj ĝenas simplan aŭtomatan ligon el lando al flagnomo. Sed ĉu indas ŝanĝi nomojn de ĉiuj flagoj? Ĉu ne estas malpli peza solvo ?
- pri preciza koloro temas pri akurateco de informo: se ni montras flagojn kiuj oficiale validas por reprezenti ŝtatojn, ni precize sekvu la oficialan difinon kiu difinas kaj grandecon kaj precizajn uzendajn kolorojn kaj detalojn. Kiun sencon havas montri bildojn de flagoj kiuj proksimume similas la oficialan ? Ŝajnas al mi diletanta sinteno ne akceptebla en enciklopedia projekto. AL ✉@₪ 07:10, 24 Feb. 2011 (UTC)
Federaciaj unuoj
[redakti fonton]Ĉu tiu ĉi ŝablono, aŭ alia, povus subteni ankaŭ federaciajn unuojn? Sj1mor (diskuto) 15:03, 8 apr. 2024 (UTC)
Do, estas nur listo, laborilo por komforte vidi ĉu ĉiu loka flago, kun esperantlingva dosiero, identas al la komuneja, kun anglalingva dosiero. Kompreneble estas demando, kio estas ŝtato. Kvankam la esperanta gramatiko kaj UN opinias, ke Usono, Barato, Brazilo, Meksiko estas ŝtatoj, kaj la federaciaj unuoj estas subŝtatoj, la lokuloj en siaj naciaj lingvoj opinias ke la federaciaj unuoj estas la ŝtatoj kaj la tuto estas nur federacio de suverenaj ŝtatoj. Tamen, ni ne troigu en memzorgado pri propraj flagodosieroj, ĉar ĉiujn dosierojn oni ankaŭ devas flegi. Tial ne ekzistas ĉe ni esperantaj flagobildoj de la federaciaj unuoj de Usono, Barato, Brazilo, Meksiko. Entute estas malmultaj flagobildoj krom la oficiale agnoskitaj de UN. Tamen estas iuj pseŭdoŝtatoj, kun forta aŭtonomio, plej bone ankaŭ nacia lingvo, kiu ricevis propran esperantlingvan dosieron, ĉar ili "jam havas regionan identecon simile al ŝtatoj" (Kosovo, Tajvano, Katalunio, Eŭskio, Suda Osetio, Ĉeĉenio, Udmurtio), aŭ "historie estis ŝtatoj kaj nun aŭtonomaj unuoj" (Honkongo, Makao, Anglio, Skotlando, Kimrio), veraj eksaj ŝtatoj kiuj ĉesis ekzisti dum la lastaj 80 jaroj (Sovetunio, Jugoslavio, GDR, Nederlandaj Antiloj), aŭ estas iuj unuoj tre distancaj de la hejmlando kiujn eblus facile konsideri memstarajn ŝtatojn kiel la najbaroj (Ĝibraltaro kaj multaj aliaj britaj dependaĵoj, Majoto, Reunio kaj multaj aliaj francaj dependaĵoj, Gronlando kaj Ferooj). Mi supozas ke krom la oficialaj pli-malpli 190 suverenaj ŝtatoj estas ankoraŭ 30 federaciaj unuoj. Ĉi tie iel iuj el tiuj dependaj areoj aŭ disputitaj ŝtatoj enŝteliĝis (Niuo, Nord-Marianoj, Arubo, Katalunio, Okcidenta Saharo), aliaj ne (Eŭskio, Udmurtio ktp, sed esti iom malprecizaj kiu estas ŝtato kaj kiu ne estas tute saĝe. Alikaze estas tro da diskutoj... "Ĉu eblas konsideri Tajvanon ŝtato se la registaro de Ĉinio kontraŭas?" "Kiam Kosovo, Sud-Sudano, Gronlando kaj Okcidenta Saharo estos ŝtatoj?" Tion same faras internaciaj asocioj: En Futbalo Anglio kaj Skotlando estas landoj, en Olimpikoj Honkongo, en TEJO Katalunio... sed mi dirus ke ni havigus al ni problemojn kiam ni havus signife pli ol 250 proprajn flagojn, tial mi ne entuziasmas pri esperantaj flagodosieroj pri Kalifornio kaj Paranao, Hesio, Apulio kaj Panĝabio. Sed unuopa plia flago ne estus problemo... Mi tute bonvenigus Kurdion, kaj ankaŭ povus vivi kun esperanta flago de Ĉednestrio. Simple mi praktike kalkulas, ke Kalifornio tuj signifus 51 pliajn dosierojn kaj Kurdio estus nur 1. Se oni vere farus liston kiel tiu ĉi de tiuj federaciaj unuoj kiuj havas apartan flagodosieron, tiam oni pli klare vidus kiom hazarda estas la elekto kiuj unuoj ankoraŭ ricevas propran dosieron kaj kiuj devas vivi kun materialo el la komunejo. Sed tio ankaŭ ne estas hontiga: Estas fakto ke Esperanto pli vivas en Katalunio kaj Eŭskio ol en Majno kaj Nov-Hampŝiro (neniu malaprezo de Majno). Se oni enuas kaj volas investi 2-3 horojn de sia vivo, oni povas facile fari iun novan liston "Listoj de dependaj teritorioj en Vikipedio". Mi simple ĝis nun elturniĝis sen tia listo. ThomasPusch (diskuto) 16:37, 20 sep. 2024 (UTC)