Saltu al enhavo

Vikipedia diskuto:Strategio de ĝermoj en alilingvaj Vikipedioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Via strategio kaj entuziasmo plaĉas al mi. Tamen, mi sugestas la ŝanĝon: Anstataŭ {{stumpo}}, uzu la ŝablonon {{ĝermeto}}. Niaj plej malgrandaj artikoloj loĝas en Kategorio:Ĝermetoj, kaj ili estas kreskinda al minimuma ĝermo-nivelo (tri frazoj, unu ligilo eliranta, kaj unu ligilo eniranta). Bonvolu noti, ke se artikolo ne havas elirantan ligilon, ĝi ne estos nombrata. Ankaŭ, intervikiaj ligiloj estas utilaj por tradukantoj.

Tamen, mi demandu... Kial rapidkreski nian vikipedion? Kian avantaĝon ni ricevos de multaj malgrandaj artikoloj? Jes, artikolnombrado povas logi novajn vizitantojn, tamen laŭ mia opinio bonkvalitaj artikoloj pli gravas, ĉar bona kvalito tenas la vizitantojn ĉi tie. Amike, Yekrats 15:21, 24. Aŭg 2005 (UTC)