Vikipedia diskuto:VikiAmo
Aspekto
Mi dubas se tiuj formuloj estas sufiĉe internaciaj. Ekzemple vi konsilas "Mi tre salutas vin kaj dankon por via kontribuo en la artikolo...", sed ŝajnas al mi ke en kelkaj kulturoj la uzo de "Mi" en komenco de mesaĝo ne estas ĝentila. Alie, ekzemple en Brazilo, oni ne dankas escepte se oni ricevis veran personan favoron, sekve, "dankon por via kontribuo" ŝajnas al ni ironia, ĉar kontribuo neniam estos persona favoro. Mi pensas ke oni ne konsilu specifajn formulojn, sed nur ĝeneralajn regulojn pri etiko kaj ĝentileco. Roberto 07:53, 23. Jan 2006 (UTC)
- La tuta teksto estas skribita en sufiĉe nekutima formo, sed tamen - malgraŭ ĉiu miro pri la stilo - eblas kompreni la mesaĝon... Tial laŭ mi ni indulgu la tre nekutiman formon kaj kaptu la mesaĝon. Ja ne estas enciklopedia artikolo, kiu ĉiumomente devas esti plej neŭtrale vortumita, perfekte referencita kaj samtempe stile profesieca laŭ ĵurnalistaj normoj. Sed estas "interna" vikipedia noto por aliaj samlingvaj redaktantoj. Mi nun iom ĝustigis iujn lingvajn eraretojn, sed ne volus tuŝi la stilon. Kompreneble, se iu alia volas, tiu povas elprovi pluperfektigi la stilon sen perdigi la mesaĝon... ThomasPusch (diskuto) 00:21, 21 nov. 2024 (UTC)