Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Fenikals
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Saluton, mi estas Fenikals - moldava Esperantisto, vikipedisto kaj tradukisto.
En somero de 2019 jaro mi startis labori plejparte en Esperanta Vikipedio. Mi verkis multajn artikolojn ĉi tie, pri diversaj temoj, pri kiuj mi interesas. Nuntempe mi estas patrolanto. Mi organizis la konkurson Azia Monato 2020, kune kun KuboF Hromoslav.
Bedaŭrinde, ke en la jaro ni perdis kelkajn administrantojn - ili ne estas plu aktivaj nuntempe.
Mi decidis kandidatiĝi ĉar mi rimarkis, ke Esperanta Vikipedio bezonas novajn, aktivajn administrantojn. Mi zorgas pri ĝi kaj mi ŝatus fari Vikipedion pli bona. Dankegon! --Fenikals (diskuto) 14:10, 4 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Por: --Ceancata (diskuto) 17:11, 4 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Por: --Våle Lokebarn | Endesigeren (diskuto) 20:57, 5 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:22, 5 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Por: --LaPingvinoDiskutu 14:48, 6 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Por: --JabieroKubo (diskuto) 07:50, 7 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --Crosstor (diskuto) 08:28, 7 dec. 2020 (UTC). Li estis ĉefo de Azia Monato 2020. Mi estis partoprenanto, sed mi ne povis aliĝi. Mi petis helpon plurfoje en diskutpaĝo de Fenikals. Li neniam respondis al mi, nur iu alia unufoje, sed tio ne solvis la problemon. Tamen mi verkis ĉiutage po unu artikolojn. Spite tion en la tabelo aperis mia nomo kun 9 artikoloj, sed mi ne povis aldoni la ceterajn. Tial mi kontraŭas la kandidatiĝon tre forte kaj mi eble faros kampanjon kontraŭ la aliĝo.[Respondi]
- Mi aldonis tiujn artikolojn de Crosstor, kiuj estas pli longaj ol 3.000 bitokoj — laŭ reguloj. La programo ne akceptis mallongajn artikolojn. --Fenikals (diskuto) 14:45, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Kaze de tio pasintjare tiel okazis, ke alvenis alvoko por skribi pli. Mi nenion sciis ĝis tiam, kio okazis. --Crosstor (diskuto) 13:07, 10 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Mi aldonis tiujn artikolojn de Crosstor, kiuj estas pli longaj ol 3.000 bitokoj — laŭ reguloj. La programo ne akceptis mallongajn artikolojn. --Fenikals (diskuto) 14:45, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Malforte kontraŭ: Mi kredas pri bonaj intencoj de Fenikals, kaj aprezas lian iniciatemon (ekzemple pri maladministrantigo de Umbert'). En la Esperanta Vikipedio estus tre taŭge havi plian administranton, sed mi kredas, ke nuntempe Fenikals ne estas tre bona kandidato. Mi spertis problemojn precipe pri komunikado kun li, kiel mi priskribis sube. Mi rekomendas al Fenikals (ek)okupiĝi pri proponoj por forigo (tio estas unu el liaj ĉefaj deklaritaj celaj agadkampoj, sed li ĝis nun tute ne redaktis tie, nek inter liaj forigitaj redaktoj estas proponoj por tuja forigo) kaj aliaj administraj taskoj, kaj precipe labori pri sia komunikado. Ĝis tiam mi malrekomendas administrantecon de Fenikals. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:34, 21 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: Mi foje legis en Uzanto-Diskuto:Blahma pri ripeta lezo de la vikia licenco. Krome li laŭ la ĵus ligita diskuta kontribuo ne emas meti tradukindikajn ŝablonojn al artikoloj, por informi pri traduko. - Tia konduto ne estas tolerebla nek tolerenda. --Tlustulimu (diskuto) 14:06, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Sindetenoj
[redakti fonton]- Sindetena:
Ĉu vi povus prezenti kiujn spertoj rilatajn al administra laboro vi jam havas (pri kiuj taskoj rilataj al administrado vi jam laboris) kaj pri kio konkrete vi intencas labori kiel administranto? --KuboF Hromoslav (diskuto) 17:24, 6 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
- Jes. Mi ne estis administranto, kian mi laboris en Rusa Vikipedio. Mi plejofte intencos labori pri forigendaj artikoloj kaj doiseroj. Kelkaj malnovaj petoj ne havas rezulton nuntempe.--Fenikals (diskuto) 17:47, 6 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komunikado de administranto
[redakti fonton]Crosstor atentigis pri grava afero rilata al administranto, pri kiu mi ŝatus iom skribi surbaze de mia multjara sperto kiel administranto kaj organizanto de konkursoj kaj aliaj projektoj.
Unue, la kapabloj necesaj por administri Vikipedion estas malsamaj de tiuj, kiuj necesas por organizado de projekto. Tio estas grava distingo. Se iu havas problemojn organizi (sian unuan) konkurson, tio ne signifas, ke tiu homo havos problemojn administri Vikipedion. Organizanto ekz. bezonas starigi la tutan strukturon de la konkurso, informi pri ĝi, prizorgi ĵurianojn, disdoni premiojn ktp. Administranto devas ekzemple observi paĝojn proponitajn por forigo, alinomigo, lastajn ŝanĝojn ks. Oni povas esti kapabla pri unu, sed malkapabla pri la dua, aŭ pri ambaŭ. Tial, mi konfirmas, ke iuj problemoj pri organizado de Azia monato ne nepre malebligas al Fenikals esti bona administanto.
Tamen, certa parto de la komento de Crosstor estas tre valida, kaj mi konfirmas ĝin kiel kunorganizanto de Azia monato - komunikado. Estis pluraj komentoj pri Azia monato, pri kiuj Fenikals respondadis tre malrapide, kutime post kelkaj miaj atentigoj. Konscii pri tiaj aferoj estas malfacile dum organizado de sia unua konkurso, tial mi volonte private konsiladis al Fenikals, sed mi bezonis tion fari plurfoje por atingi la rezulton. Foje mi eĉ mem prefere faris la taskon, ĉar Fenikals ne reagis dum kelkaj tagoj. Simile okazis pri maladministrantigo de Umbert’, kiun gvidis ĝuste Fenikals - ne ĉiuj partoj de nia regularo estis plenumitaj, kaj stivardoj bezonis aldonajn informojn. Ne temis pri aparte malfacile solveblaj problemoj - sufiĉis legi la regularon kaj oni konscius, ke nepras kaj sufiĉas lasi komenton en Diskutejo kaj diskutpaĝo de la administranto - ambaŭ estas simplaj aferoj kaj neniu el ili estis farita. Tio montras al problemoj pri komunikado fare de Fenikals.
Administranto estas grava rolo / funkcio en Vikipedio kaj havas en siaj manoj fortajn ilojn. Administrantoj ankaŭ faras agojn, pri kiuj aliaj uzantoj povas prezenti malplaĉajn opiniojn (precipe forbaro de uzantoj, forigo de artikoloj de novaj uzantoj ktp). Konsiderante nuntempajn spertojn pri komunikado de Fenikals, mi iom hezitas subteni lin. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:17, 21 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi revokis peton. --Fenikals (diskuto) 10:32, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.