Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/LiMrBot
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Saluton, LiMrBot estas aktuale unu el la plej aktivaj robotoj de esperanta Vikipedio (eble la plej aktiva). Ĝi estas roboto de Uzanto:LiMr. LiMr estas administranto ekde 2019. Nun oni bezonas forigi multajn artikolojn kaj neniu alia aktiva roboto rajtas fari tiajn laborojn. --LiMrBot (diskuto) 10:21, 18 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Laŭ mia propono, kiu instigis tiun peton: vere ni bezonas duan roboton kun administraj rajtoj. ThomasPusch (diskuto) 19:50, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Alifono (diskuto) 20:45, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --DidCORN (diskuto) 20:49, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: - Moldur (diskuto) 20:51, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Mi ne havas teknikajn konojn sufiĉajn por kompreni la aferon, sed mi fidas je la kolegoj.--kani (diskuto) 20:53, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Crosstor (diskuto) 02:29, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Sj1mor (diskuto) 04:54, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: VladimirPF (diskuto) 10:10, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Claudio Pistilli (diskuto) 13:49, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: @LiMr: certe faros bonan laboron; mi dankas rin kaj mi gratulas pro ria agado. Mi fidas al li. En la estonteco, mi ŝatus, ke LiMr havu apartan administrantan roboton — en aparta uzanto-konto — nur por forigoj (nuntempe LiMrBot faras ankaŭ «ĝeneralajn» redaktojn/pliboniĝojn); tio povas gravi pro kialoj rilate al sekureco. —Super • nabla🪰🍃 20:43, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Aidas (diskuto) 22:01, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ
[redakti fonton]- Kontraŭ:
Sindetenoj
[redakti fonton]- Sindetena:
- Kiel decidi ke artikolo estas forigenda ? Pro evidenta vandalismo ? Pro ekde tro longtempe ĝermeto ? Pro erara titolo alidirektita al bona artikolo ? Post rezulto de diskutpaĝo ?...DidCORN (diskuto) 09:03, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
@DidCORN: Por decido ĉu artikolo estas forigenda, oni nepre diskutigas ĝin minimume dum semajno en la diskutejo Vikipedio:Forigendaj artikoloj. La titolo fakte povas esti misgvida, ĉar ne ĉiuj paĝoj tie diskutitaj estas "forigendaj artikoloj": iuj forte defendiĝas kaj tiam kompreneble restas, iuj aliaj dum la diskutado estas plibonigataj tiel ke ili ne plu estas en minaco esti forigitaj (jen eble la plej bona situacio), kaj ĝenerale la diskutantoj ne aparte emas forĵeti enhavon. Sed ankaŭ estas iuj projektoj de antaŭ 15 jaroj komencitaj kaj ekde tiam plene forgesitaj. Tia estis la "projekto:matematiko" kaj "portalo:matematiko" de 2006 ĝis 2008 komencita, kaj poste lasita en ruinoj. Oni decidis forigi la ruinojn, kaj restis 499 alidirektiloj el la (nun ne plu estanta) ĝermo de "portalo" al 499 matematikaj artikoloj. La artikoloj kompreneble restas, sed tiuj alidirektiloj estis tute neutilaj, oni jam decidis ke la tuta portala projekto kun ili foriru, sed ili estis tiom multaj, ke permane forigi ĉiun alidirektilon kostus horojn. La diskuto jam estas arkivigita: jen ĝi. Roboto certe neniam amasforigos centojn da veraj artikoloj, en kiu estis vera enhavo, sed nur tiajn alidirektilojn, ŝablonetojn aŭ teknikajn paĝetojn sen teksta enhavo. Imageblas ankoraŭ forigi vandalajn kreojn de neesperantistoj, kiuj idiote rubigas vikipedion per vulgaraj sakroj en la angla lingvo. Sed tiuj ne ofte amasiĝas grandkvante, ĉar oni ofte rimarkas unuajn rubaĵojn kaj tiam jam bremsas la provokulojn. Sed ĉiukaze ĉio diskutiĝas en la diskutejo Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kaj la estonta dua roboto (jam roboto de KuboF estis antaŭe) nur estas polvosuĉilo por ke administrantoj ne devas per fingroj kunkolekti ĉiujn polverojn, kiuj laŭ decido estas malpuro kaj forpuriĝu. Neniam polvosuĉilo meminiciate forsuĉos valorajn partojn, ĝi estas nur ilo en mano de homo kiu purigas. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 22:36, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
La peto doni al roboto de longjara administranto aldonajn administrajn rajtojn klare akceptiĝas je 11 poraj kaj neniu kontraŭa voĉoj. La tendenco klaras post nur du tagoj - eblus pli longe atendi, ĝis kolektiĝas 14 aŭ 16 poraj voĉoj, sed fakte la ekzakta nombro de voĉoj tute ne gravas - gravas la simbola ago, ke pli granda nombro de uzantoj subtenas la rajtigon de roboto. Tial mi jam fermas la voĉdonon kaj donos rajton al LiMrBot. ThomasPusch (diskuto) 22:47, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.