Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72
La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Saluton! Mi estas Stanislavo Belov, esperantisto el Rusio. Mi aktivas en Vikipedio ekde 2009, jam verkis kelkdek artikolojn kaj redaktis milojn aŭ pli. Multe da tempo mi donas al pliordigo de la kategorioj, kie ĝis nun plejparte regas ĥaoso.
Mi decidis kandidatiĝi ĉar mi rimarkis, ke ofte evidentaj fuŝoj (ekzemple tuj forigendaj vandalaĵoj) plu fuŝas nian Vikipedion post semajno kaj pli. Mi kontrolas ĉiujn novajn artikolojn ĉiutage, do povus forbalai rubaĵojn pli rapide.--RG72 (diskuto) 16:05, 13 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Atentu, la baloto estas fermita!
- Por: Narvalo (diskuto) 18:14, 13 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Dankon pro via kandidatigo. Mi kredas ke vi estos bona administranto kun la longa redaktosperto. --Salatonbv (diskuto) 18:17, 13 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Estimata RG72 - de nun por mi Stanislavo - mi bonvenigas vian kandidatecon kaj deziras al vi plej grandan sukceson. Vikiano (diskuto) 11:47, 15 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: --Surfo 18:45, 20 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: DidiWeidmann (diskuto) 16:34, 20 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Dankon pro la bona laboro. --Dominik (diskuto) 03:48, 3 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: La kategorioj estas en terura stato, mankas bona strukturo. --Crosstor (diskuto) 04:10, 3 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Miĉipediano (diskuto) 07:47, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Szczecinolog (diskuto) 09:04, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: ANdyHM (diskuto) 17:35, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: --kani (diskuto) 22:02, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:18, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: verdulo (diskuto) 11:01, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Pigra_kojoto (diskuto) 12:54, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: DidCORN (diskuto) Se vi ne forgesas validigi miajn (aŭ aliajn) multajn proponojn por alinomi ne adekvatajn titolojn de artikoloj. Crosstor pravas, eĉ tro multaj neologismaj Kategorioj indas alinomiĝi. 13:00, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Robert Weemeyer (diskuto) 07:27, 28 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Theomanou (diskuto) 11:55, 28 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: edesbrieres Dankon pro via senĉesa kontrolado
- Por: Moldur (diskuto) 14:40, 28 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Klare! CasteloBrancodiskuto 21:43, 28 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: --Kabhi2011 (diskuto) 04:10, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Por: Conrado (diskuto) 16:03, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ
[redakti fonton]- Kontraŭ:
Sindetenoj
[redakti fonton]Administrantigo: "Se post du semajnoj, la kvanto de voĉoj por via kandidatiĝo estas almenaŭ la duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj, vi estos administrantigita de burokrato." Do, ĉu okazis jam la administrantigo?Narvalo (diskuto) 20:22, 5 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
- Dankon Alaudo, Tlustulimu k DidiWeidmann pro via atentigo.--Salatonbv (diskuto) 14:59, 6 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
- Karaj Alaudo, Tlustulimu k DidiWeidmann. 2 monatoj jam pasis...--Salatonbv (diskuto) 21:14, 2 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Karaj - jes mi vidis, ke jam du monatoj pasis, tamen nur ok voĉoj (stato de la 6-a de julio) laŭ mia gusto estas ankoraŭ tro magra partopreno por fermi la baloton, kiam temas pri elekto de administranto. Antaŭ ol ne minimume 20 personoj voĉdonis, mi persone ne pretas fermi la baloton. Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:00, 8 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- @DidiWeidmann: Tamen, la fakto ke neniu kontraŭis ĝis nun estas grava.--Salatonbv (diskuto) 13:18, 9 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- @DidiWeidmann: Ni havas kelkajn aliajn voĉojn hodiaŭ kaj tio ŝajnas pli ol sufiĉa. Minimume 20 personoj? Mi konas ke Gamliel Fishkin havis 21 porojn sed plej multo iĝis administrantoj kun malpli ol 20. Ĉu vi memoras ke vi havis nur 6 voĉojn kiam vi mem kandidatiĝis?ĉi tie --Salatonbv (diskuto) 23:16, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Jes okazis kelkaj tiaj voĉdonoj, kiuj ne meritas tamen la nomon de voĉdono... - sed en mia funkcio de administranto kaj burokrato mi neniam fermis voĉdonon, kiun malpli ol 20 homoj partoprenis, kaj fakte mi voĉdonojn sen minimuma nombra da partoprenantoj eĉ konsideras mallegitimaj. Nu, tio ĝis nun estas nur mia persona opinio, tamen mi ne pretas plenumi ajnan decidon, kiu nur estas trudita de eta manpleno da personoj, ĉar eble la baloto estis lanĉita en tempo de someraj ferioj kaj kongresoj (kiel en la konkreta kazo ...), kaj tiam memkompreneble ne atentita de granda parto de la gravaj kunlaborantoj. Se al iu baloto estas grava, bonvolu informi la homojn, pri la baloto, kaj facile tiu persono ja havas la opinion de almenaŭ dudeko da homoj... Ni tion ŝuldas al la demokrateco, ĉar nur decido, kiu havas minimumon da apogantoj poste ne riskas en posta fazo denove kaŭzi kverelojn kaj diskutojn.DidiWeidmann (diskuto) 18:31, 2 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
- Karaj - jes mi vidis, ke jam du monatoj pasis, tamen nur ok voĉoj (stato de la 6-a de julio) laŭ mia gusto estas ankoraŭ tro magra partopreno por fermi la baloton, kiam temas pri elekto de administranto. Antaŭ ol ne minimume 20 personoj voĉdonis, mi persone ne pretas fermi la baloton. Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:00, 8 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Karaj Alaudo, Tlustulimu k DidiWeidmann. 2 monatoj jam pasis...--Salatonbv (diskuto) 21:14, 2 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Nur por! Kiam mi estis novulo de vikipedio, tiu ulo korektis miajn novajn artikolojn. --Pigra kojoto (diskuto) 12:59, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Ŝajnas, ke niaj burokratoj havas ian personan malsimpation kontraŭ RG72. Alie, li jam de antaŭ longe estus administranto. --Surfo 19:37, 28 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Kara Surfo - mi petas eviti tiajn malĝentilaĝojn aŭ mi diru stultaĵojn - simple la tago havas nur 24 horojn, kaj viaj burokratoj havas ankaŭ aliajn taskojn en la vivo ol post unu minuto reagi ali ĉio - mi eptas iomete da pacienco. Unue en nur tre malmultaj homoj voĉdonis, kaj simple mi tute ne pretas administrantigi iun, kiu havas nur 6 aŭ 7 subtenantojn. Tial mi diris, ke devas esti unue pli da voĉoj. Krome ĉiu el vi scias, kiel li aŭ ŝi povas min ankaŭ atingi per persona retmesaĝo (mi ja ne estas aninonimulo kiel multaj aliaj ĉi-tie, kiu ne kuraĝas subkribi per sia vera nomo)... do se vi ne havas paciencon, kontaktu min... - do mi simple petas iom da pacienco, tiaj vortoj simple ne decas... ni ĉiuj laboras libervolo DidiWeidmann (diskuto) 18:09, 2 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
- Kial tuj vidi kabalon? Burokratoj eĉ voĉdonis pore dum la unuaj tagoj. La argumento de la minimuma nombro de voĉdonantoj ne ŝajnas al mi stulta, eĉ kontraŭe. Ĉiuokaze, pli ol 20 membroj voĉdonis, do nenio plu ĝenas la administrantigon de Stanislavo. Gratulon! --Theomanou (diskuto) 08:25, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Mi sendis peton al meta:Steward_requests/Miscellaneous#Request for administrator candidature.--Salatonbv (diskuto) 10:05, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Ĉu mankas burokratoj? --Theomanou (diskuto) 10:48, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Amase impresa donado de voĉoj! Gratulon! ;) Vikiano (diskuto) 14:55, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Ĉu mankas burokratoj? --Theomanou (diskuto) 10:48, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
- Mi sendis peton al meta:Steward_requests/Miscellaneous#Request for administrator candidature.--Salatonbv (diskuto) 10:05, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Karaj geamikoj, konstatante, ke nun estas 22 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa, mi konkludas, ke RG72 (Stanislavo Belov) estas akceptita kiel nova administranto por nia vikipedio. Mi do plenumas tion kaj koncedas al li la necesajn rajtojn. Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:11, 2 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
- Dankegon al ĉiuj! Nun mi esperas kontribui pli efike.--RG72 (diskuto) 05:28, 3 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.