Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/31
Tigrano la 2-a la Granda (en armena lingvo Տիգրան Մեծ, orient-armena Tigran Mec, okcident-armena Dikran Medz) estis imperiestro de Armenio inter la jaroj 95 kaj 55 a. K., sub kiu la lando iĝis, por mallonga tempo, la plej forta ŝtato oriente de la Romia Respubliko. Li estis membro de la Artaksida Dinastio. Sub lia regado, la armena regno kreskis ekster siaj tradiciaj limoj, provizore iĝis imperio, kaj li implikis sin en multaj bataloj kontraŭ rivaloj kiel ekzemple la parta kaj la seleŭkida imperioj, sed ankaŭ la Romia Respubliko. Tigrano naskiĝis ĉ. la jaro 140 a.K. kaj estis filo aŭ nevo de Artavasdo la 1-a aŭ de Tigrano la 1-a. Tigrano iĝis edzo de Kleopatra de Ponto, filino de Mitridato la 6-a.
Tigrano estis vartita kiel ostaĝo ĝis sia 40-jariĝo en la kortego de la reĝo Mitridato la 2-a, kiu venkis la armenojn en la jaro 105 a.K. Aliaj fontoj diras ke la dato estis pli frua, ĉirkaŭ 112-111 a.K. Post la morto de la reĝo Tigrano la 1-a en 95 a.K., Tigrano akiris sian liberecon kontraŭ "sepdek valoj de Atropateno". Kiam li estis entronigita, la bazo de la reĝa povo estis jam preparita danke al la fondinto de la Artaksida Dinastio, Artaksias la 1-a kaj liaj posteuloj. Tamen, la natura armena montoĉenaro formis landlimojn inter la diversaj regionoj, favorigante feŭdismon kaj la kreadon de nobelaj ŝtatoj, preskaŭ sendependaj, nomataj naĥararoj. Tio haltigis Tigranon, kiu intencis krei unuigitan ŝtaton, pro kio li komencis sian regadon per la plifortigo de la reĝa povo. Legu pli...