Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2021/5
Administrejo
[redakti fonton]Ĉu fuŝinto aŭ jam vandalo?
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus malfaris redakton de Riismo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • SUL • protokolo ). Ĝis nun li faris nur kvar redaktojn. Tamen ĉiuj devis esti malfarataj. Se tio okazus en la germana vikipedio, la uzanto jam perdus sian redaktorajton. Ĉu ni faru same? --Tlustulimu (diskuto) 08:07, 23 apr. 2021 (UTC)
- Lia insisto meti kitabo kiel sinonimo de libro montras lian stultecon: Forbaro.--kani (diskuto) 10:05, 23 apr. 2021 (UTC)
- Ĉar li hieraŭ denove fuŝis, mi forbaris lin por ĉiam. Tiajn uzantojn neniu bezonas, eĉ ne la relative tolerema esperanta Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 10:14, 21 maj. 2021 (UTC)
- @Kani: Ĉu vi foje povus rigardi liajn ŝanĝojn en la hispana vikilibraro? Mi ĵus iomete anglalingve komentis tie, ĉe du artikoloj. Sed mi ne scias, ĉu iu konvene reagos. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:27, 21 maj. 2021 (UTC)
- Ĉar li hieraŭ denove fuŝis, mi forbaris lin por ĉiam. Tiajn uzantojn neniu bezonas, eĉ ne la relative tolerema esperanta Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 10:14, 21 maj. 2021 (UTC)
- Tiu estas stultulo kiu kredas, ke ŝanĝante ion tie ri plibonigas la lingvon. Mi supozas, ke anglalingvaj komentoj tie ne multe helpos. Mi pretas traduki ion ajn, sed mi eniris en la hispanlingva libraro por la unua fojo, kaj mi iomete malfaris farojn el tiu ulo. Fakte mi apenaŭ faras ion en la hispanlingva Vikipedio, ĉar tie estas nun problemoj, polemikoj kaj aĉuloj.--kani (diskuto) 11:18, 21 maj. 2021 (UTC)
Reguloj pri birokratigo kaj malbirokratigo
[redakti fonton]Nuntempe, en Esperanta Vikipedio ne ekzistas iuj reguloj pri birokratigo kaj malbirokratigo. Kiuj estas viaj proponoj pri ĝi? --Fenikals (diskuto) 12:13, 6 maj. 2021 (UTC)
Diversejo
[redakti fonton]Registriĝu kiel interesiĝanto pri Erasmus+
[redakti fonton]Kiel promesite en la Jara plano 2021, la Estraro de Esperanto kaj Libera Scio laboras pri partopreno en projekto subvenciata de Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.
Antaŭ ol mi povos provizi pliajn detalojn, mi ŝatus inviti vin registriĝi kiel interesiĝanto pri partopreno. Tio estas esprimo de ĝenerala intereso partopreni, vi ne devos partopreni jam sekvan projekton. Kiam laboro pri projekto pliprogresos, ni kontaktos unue ĉiujn interesiĝantojn, kiuj registriĝis.
Taskoj de partoprenontoj dependos de konkreta projekto kaj ili estos kominikitaj kun interesiĝantoj antaŭ konfirmo de partopreno. Kutimaj taskoj estas veturo al alia lando por trejnado aŭ alia edukado, kreado de eduka aŭ informa materialo (broŝuro, video ktp), eĉ trejnado de aliaj aktivuloj.
Utiligu vian oportunon kaj registriĝu ankoraŭ hodiaŭ! Amike, Prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 11:31, 4 maj. 2021 (UTC)